Eutrapelia, aŭ pliesperante eŭstrapelio. el la greka εΰ/τροπή (bone vivita, ĝoje sentita) estas vorto, certe ne uzata nune se ne en fakaj traktadoj, sed valorigata de la greka filozofo Aristotelo kaj reprenita de la postaj kristana kaj humanista kulturoj, kiuj pri ĝi multe konsideris; ĝia kompleksa signifo sinteze signiĝas tiel: agado en ĝojo, konstanta afableco en kutimaj rilatoj. Aristotelo ĝin priskirabas en la Etiko al Nikomako, kaj ludas, laŭ li, per tiu sereniga kaj socialiga virto la Atenaj loĝantoj kiel privilegio de la libera homo karakterizata je ridemo, leĝereco en konversacioj, sento je modera malstreĉiĝo.

Kristanaj mezepokoj, kaj nunaj, filozofoj rekonis en tia aristotela virto naturan prerogativon kaj kutiman motivitan konduton de konscia kristano, kiu ne povas ne ĝoji, kaj do kolorigi je ĝojo ĉiujn sian kontaktitojn pro la anonco ke li estas ĉiam amata de Dio revelacianta en Kristo. En tia intima sinteno de la kristanaro, laŭ kulturaj antropoloj, trovis sian fonton la eksteordinaraj artverkoj de la kristana medio laŭjarcente. La kristana filozofo, kiu unue profitis de tiu aristotela nocio, estis Tomaso el Akvino, kiu ĝin pritaktis el sia komento pri la Etiko al Nikomako.

Tia estas la virto, kiu mirigis Friedrich Nietzsche pro ĝia, laŭ li, manko sur la vizaĝo de la Dikredanoj; kaj kantigis Franciskon el Asizo: "Tiom estas la bono atendata, ke ĉiu peno estas jam tute rekompensata".

Eksteraj ligiloj redakti