Evangelio laŭ Tomaso

nekanona koptlingva evangelio

La evangelio laŭ Tomaso estas evangelio kiu ne aperas en la Biblio sed eble datiĝas de la 2-a jarcento. Ĝi asertas esti de Sankta Tomaso, kunulo de Jesuo.

Evangelio laŭ Tomaso
Apokrifoj de la Nova Testamentoliteratura verkoapokrifaj evangelioj
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo kopta lingvo
Eldonado
Eldondato 1-a jarmilo
Ĝenro evangelio
vdr
P. Oxy. 655

En la Biblio troviĝas nur kvar evangelioj - tiuj de Mateo, Marko, Luko kaj Johano - sed multaj aliaj ekzistis. La katolika eklezio malakceptis tiujn aliajn evangeliojn kiel herezaj aŭ falsaj. Unu tia estas la evangelio de Tomaso. Partoj de la grekaj tekstoj estis eltrovitaj antaŭ cent jaroj, sed la tuta teksto en la kopta estis eltrovita en 1945 de la biblioteko de Nag-Hamado. En la biblioteko estas multaj verkoj de gnostikismo, ne-katolika speco de kristanismo kiu floris dum la 2-a kaj 3-a jarcentoj, precipe en Egiptio. Sed la evangelio de Tomaso mem ne estas gnostika sed pra-gnostika.

La evangelio ŝajne estis verkita en Sirio en la greka en la 1-a aŭ 2-a jarcento. La kopta teksto estas traduko. Citaĵoj el la evangelio aperas en la verkoj de la katolika pensisto Klemento de Aleksandrio (mortis ĉ. 215), kies verkoj ŝajnas enteni supraĵajn spurojn de gnostikismo. Klemento citis dirojn 1-7 kaj 26-39. En la 19-a jarcento, la diroj 26-30, 77, 31-33, 1-7 kaj 36-40 estis eltrovitaj sur tri paĝoj de papiruso skribita en la greka lingvo.

La evangelio nur havas unu okazon pri Tomaso: kiam Jesuo sekrete diris al li tri dirojn, kiujn li ne diris al la aliaj apostoloj, pro timo de ŝtonmortigo.

La evangelio estas kolekto de 114 diroj de Jesuo, simile al la evangelio Q. El ĝiaj diroj, 90 ankaŭ ekzistas en la bibliaj evangelioj, ekzemple, la paraboloj de la semisto, la perlo, la sinapa semeto, la tributa monero, ktp. Aliaj diroj estas novaj sed ŝajne devenas de Jesuo, ekzemple:

  • Homo ne povas rajdi du ĉevalojn, aŭ streĉi du pafarkojn. (47)
  • Vi fariĝis kiel la judanoj, ĉar ili amas la arbon sed malamas la frukton, aŭ ili amas la frukton sed malamas la arbon. (43)
  • Tiu, kiu estas proksime de mi, estas proksime de la fajro, kaj tiu, kiu estas malproksime de mi, estas malproksime de la regno. (82)

Aliaj diroj ŝajnas kristanaj sed ne speciale jesuaj:

  • Jesuo diris, "Se la karno estiĝis pro spirito, tio estas mirindaĵo. Sed se spirito estiĝis pro karno, tio estas mirindaĵo de mirindaĵoj. Fakte mi miras kiel ĉi tiu granda riĉo loĝas en domo de ĉi tiu malriĉo." (29)

Sed aliaj diroj estas misteraj, strangaj, aŭ eĉ kontraŭdiras la bibliajn evangeliojn:

  • Tiu, kiu eltrovas la interpreton de ĉi tiuj diroj, ne gustumos morton. (1)
  • Se viaj regestroj diras al vi, "Vidu, la regno estas en la ĉielo", tiam la birdoj de la ĉielo iros tien antaŭ vi. Se ili diras al vi, "Ĝi estas sub la tero", tiam la fiŝoj de la maro antaŭiros. Male, la regno estas interne de vi kaj ekstere de vi. Tiu, kiu scias sin mem, eltrovos ĝin, kaj kiam vi scias vin mem, vi rekonos, ke vi estas de la Patro.(3)
  • La disĉiploj diris al Jesuo, "Ni scias, ke vi forlasos nin. Kiu estos nia estro?" Jesuo diris al ili, "Kie ajn vi estas, iru al Jakobo la Justulo, por kiu la ĉielo kaj la tero estiĝis".
  • Se vi fastas, vi venigas pekon sur vi, kaj se vi preĝas, vi estas kondamnitaj, kaj se vi almozdonas, vi difektigos viajn spiritojn. (13)
  • Kiam vi vidas tiun, kiu ne estis naskita de virino, kliniĝu kaj adoru. Tiu estas via Patro. (15)
  • Estas kvin arboj en Paradizo por vi; ili ne ŝanĝiĝas, somere aŭ vintre, kaj iliaj folioj ne falas. Tiu, kiu konas ilin, ne gustumos morton. (19)
  • Kiam vi povos nudiĝi sen honto kaj preni la vestojn kaj meti ilin sub la piedoj kiel infanetoj kaj treti ilin, tiam vi vidos la Filon de la Vivanto kaj vi ne ektimos. (37)
  • Liaj disĉiploj diris, "Kiam ripozos la mortintoj kaj kiam venos la nova mondo?" Li diris al ili, "Tio, kion vi antaŭvidas, jam venis, sed tion vi ne scias." (51)
  • Liaj disĉiploj diris al li, "Ĉu cirkumcido utilas?" Li diris al ili, "Se ĝi utilas, ilia patro produktus infanojn jam cirkumciditaj el ilia patrino. Male, la vera cirkumcido en la spirito profitas ĉiel". (53)
  • Tiu, kiu trinkas el mia buŝo, fariĝos kiel mi; mi mem fariĝos tiu persono kaj la kaŝitaĵoj estos malkaŝitaj al li. (108)

Malsimile al la Jesuo de la Biblio, la tomasa Jesuo ne parolas pri la fino de la mondo sed diras ke la regno de la ĉielo jam nun estas sur la tero. La tomasa Jesuo ankaŭ parolas pri cirkumcido: en la Biblio, la silento de Jesuo pri cirkumcido kaŭzis disputon pri ĝi en la frua eklezio.

La koro de la biblia Jesuo estas lia Pasiono sur la Kruco. Ĝi ekzistas en ĉiu el la kvar bibliaj evangelioj, sed ne eĉ unu aludeto pri ĝi ekzistas en la evangelio de Tomaso. Kaj precize pro tio, la evangelio de Tomaso estis eltrovita en la kaverno de la gnostikoj, sed ne la tradiciaj evangelioj.

La tuta evangelio estis tradukita en Esperanton de Gerrit Berveling en 1981, dua eldono en 1994.

Eksteraj ligiloj redakti