Evangelisches Gesangbuch

Evangelische Gesangbuch (EG), esperante: Evangela kantaro estas la aktuala kantaro de la germanlingvaj evangelaj paroĥoj en Germanujo, Alzaco-Loreno, Aŭstrujo kaj Luksemburgo, kiun la respektivaj landaj eklezioj enkondukis inter 1993 kaj 1996. Germanlingvaj paroĥoj en Svisujo havas apartajn kantarojn. EG aperas kun 14 diversaj versioj depende de la regionaj eklezioj. Tiuj ĉi konsistas el la ĉefparto kun 535 komunaj kantoj kaj kantaĵoj same kiel kromaj aldonoj kun pokaze malsamaj regionaj partoj. EG estas posteaĵo de la Evangelisches Kirchengesangbuch (EKG; eo: Evangela eklezia kantaro).

Evangelisches Gesangbuch
himnaro • Lutheran hymnal
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1993
vdr

Enhavo redakti

La komuna ĉefparto de Evangelisches Gesangbuch enhavas sub 535 numeroj 567 kantojn kaj kantaĵojn precipe destinitajn por la diserva uzo; per tio ĝi estas 173 kantaĵojn pli ampleksa ol la antaŭaĵo, la ĉefparto de EKG. Entute la kantoj de la kantaro havas proksimume 2860 strofojn; depende la maniero de nombrado je tio ekzistas variadoj. De la plej stroforiĉa kanto „Ich singe dir mit Herz und Mund“ (n-ro 324) de Paul Gerhardt 18 strofoj estas presitaj.

Diference al EKG Evangelische Gesangbuch enprenis aron da novaj kantoj kaj liturgiaj kantaĵoj (ekzemple el Taizé). La kantaro enhavas aergon da kantoj, kies numerojn markas la germana litero „ö“ por ökumenisch (ekumena), kiujn ankaŭ entenas la katolika Gotteslob. Kelkaj kantoj estis ŝanĝitaj kompare kun EKG koncerne tonalton, melodion kaj ritmon. Krom tio EG enhavas diference al EKG pri kelkaj kantoj plurvoĉajn tonmetaĵojn kaj kanonojn.

La tekstopartoj de EG, kiuj estas atribuendaj al la regionversiaj partoj, plejparte estas treege pli ampleksa ol tiuj de EKG kaj enhavas ekzemple psalmojn, preĝojn por diversaj okazoj, regularojn por diservoj aŭ piecoj, kredokonfesajn tekstojn kiel ekzemple la malnov-ekleziajn aŭ pli novajn , la malgrandan kateĥismon de lutero, la Aŭgsburgan Kredokonfeson, la Hajdelbergan Kateĥismon kaj la Teologia Deklaro je Barmen. Kelkaj regionversiaj partoj enhavas aldonoj kun informoj pri epokoj de la eklezikanta verkado, poetoj kaj komponistoj.

Literaturo redakti

  • Gerhard Hahn, Jürgen Henkys (eldonintoj): Liederkunde zum evangelischen Gesangbuch. (= Handbuch zum Evangelischen Gesangbuch; Bd. 3). 12 partaj volumoj. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 2000–2005
  • Wolfgang Herbst (eldoninto): Komponisten und Liederdichter des evangelischen Gesangbuchs. (= Handbuch zum Evangelischen Gesangbuch; Bd. 2). Vandenhoeck und Ruprecht, Göttingen 1999, ISBN 3-525-50318-0
  • Ernst Lippold, Günter Vogelsang: Konkordanz zum Evangelischen Gesangbuch mit Verzeichnis der Strophenanfänge, Kanons, mehrstimmigen Sätze und Wochenlieder. (= Handbuch zum Evangelischen Gesangbuch; Bd. 1). Vandenhoeck und Ruprecht, Göttingen 1995, ISBN 3-525-50316-4
  • Matthias Neufeld: Das Bild der Kirche im Singen der Gemeinde. Überlegungen zur Bedeutung des gesungenen Wortes für das Selbstverständnis der Kirche anhand ausgewählter Lieder des „Evangelischen Gesangbuchs“. (= Freiburger Dissertationsreihe; vol. 7 [recte: 8]). Rombach, Freiburg 2005, ISBN 3-7930-5015-7 (Volltext)
  • Karl Christian Thust: Bibliografie über die Lieder des Evangelischen Gesangbuchs. Vandenhoeck und Ruprecht, Göttingen 2006, ISBN 978-3-525-50336-2

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti