Evangelisches Kirchengesangbuch

La Evangelische Kirchengesangbuch (EKG; eo: evangela eklezia kantaro) estis la unua komuna kantaro de la germanlingvaj parokoj en la evangelaj landaj eklezioj de Germanio same kiel de la du evangelaj eklezioj de Aŭstrio. La eklezioj en Svisio same kiel la plej multaj evangelaj sendependaj eklezioj havas proprajn kantarojn. EKG estis enkondukata laŭ landa eklezio inter 1950 kaj 1969 same kiel en 1987 en la Memstara Evangela-Lutera Eklezio – jen sub la titolo Evangelisch-Lutherisches Kirchengesangbuch (ELKG). Inter 1993 kaj 1996 ĝin anstataŭis la nuna Evangelisches Gesangbuch (evangela kantaro).

Historio redakti

Jam meze de la 19-a jarcento estis klopodoj eldoni plejeble unuecan evangelan kantaron por la germanlingvaj eklezioj. Pro tio renkontiĝis en 1853 je Eisenach reprezentantoj de kelkaj landaj eklezioj por selekti el la riĉa trezoro de germanlingvaj himnoj tiujn, kiuj estis konataj en plejeble multaj parokoj kaj estis kantataj volonte kaj ofte. El tio ekestis tiel nomata kerno de germalingvaj himnoj sub la titolo Deutsches Evangelisches Kirchen-Gesangbuch in 150 Kernliedern, kiu ankaŭ konatiĝis sub la nomo Eisenacher Büchlein.

„Eisenacher Büchlein“ fariĝis la bazo por kantaro aperanta en 1915 sub la titolo Deutsches Evangelisches Gesangbuch vom Deutschen Evangelischen Kirchenausschuss den deutschen evangelischen Gemeinden des Auslandes dargeboten, kiu enhavis krom ĝenerala kerna parto el 342 himnoj ankaŭ sakralajn popolkantojn (n-roj 343–387). La 342 himnoj de la Deutsches Evangelisches Gesangbuch (DEG), kiu poste ankaŭ estis konata kiel Einheitsgesangbuch (unueca kantaro), estis enkondukata ekde la malfruaj 1920-aj jaroj en kelkaj nord-, okcident- kaj orientgermanaj landaj eklezioj kaj kompletigataj pokaze per regionaj kantoaldonaĵoj. Ĝi aperis en la prusaj provincaj eklezioj Orienta Prusio, Okcidenta Prusio kaj Limmarko Posen-Okcidentprusio same kiel en la evangela eklezio en la Libera Urbo Danzig kaj en la Unuiĝinta Evangela Eklezio en Pollando (kun la kantoaldonaĵo n-ro 343–472 same kiel sakralaj popolkantoj n-ro 473–536), Brandenburgio kaj Pomerio (enkondukata en 1931 kun kantoaldonaĵo n-ro 343–530 same kiel sakralaj popolkantoj n-ro 531–583), Rejnlando kaj Vestfalio (enkondukata en 1929 kun kantoaldonaĵo n-ro 343–540 same kiel sakralaj popolkantoj n-ro 1–76), eklezia provinco Saksio kaj evangela eklezio en Anhalto (kun kantoaldonaĵo n-ro 343–595) same kiel Ŝlesvigo-Holstinio-Laŭenburgo, komune kun la landaj eklezioj en Hamburgo, Lübeck kaj Eutin same kiel la meklenburga eklezio (kun kantoaldonaĵo). Al ĉi-lasta aliĝis en la 1940-aj jaroj ankaŭ la Bremena Evangela Eklezio.

Literaturo redakti

Christhard Mahrenholz; Oskar Söhngen (Hgg.): Handbuch zum Evangelischen Kirchengesangbuch; Göttingen: Vandenhoeck & Ruprecht, 1953ff. (in mehreren Auflagen)

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti