Evangelista Torricelli
Evangelista TORRICELLI [evanĝeLISta toriĈEli] (naskiĝis la 15-an de oktobro 1608, mortis la 25-an de oktobro 1647) estis itala fizikisto kaj matematikisto.
Evangelista Torricelli | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Evangelista Torricelli | |||||
Naskiĝo | 15-an de oktobro 1608 en Romo, ![]() | ||||
Morto | 25-an de oktobro 1647 (39-jaraĝa) en Florenco, ![]() | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Tifoida febro ![]() | ||||
Tombo | Baziliko de Sankta Laŭrenco, claustre dels canonges 43° 46′ 30″ Nordo 11° 15′ 14″ Oriento / 43.774889 °N, 11.253864 °O (mapo) ![]() | ||||
Lingvoj | latina • itala vd | ||||
Ŝtataneco | Grandduklando de Toskanio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Romo "La Sapienza" (1626–1632) Roma Kolegio (1624–1626) ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto fizikisto inventisto ![]() | ||||
Laborkampo | Fiziko ![]() | ||||
Doktoreca konsilisto | Benedetto Castelli vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Opera Geometrica ❦ Torricelli's law ❦ trumpeto de Gabrielo ❦ eksperimento de Toriĉelo ❦ Torricelli's equation ❦ torricellian chamber ❦ barometro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis disĉiplo de Galilejo, profunde inspirita de ties laboro, kaj iĝis lia posteulo kiel matematika profesoro en la akademio de Florenco. Li demonstris la atmosferan premon de la aero kaj sur ĝi bazis hidrargan barometron. Oni honore al li nomis unuon de premo: 1 torr egalas la premon de hidrarga kolono 1 milimetron alta sub tera gravito. Sed tiu unuo, kiu ne estas SI-unuo, ne plu estas multe uzata; PIV eĉ ne bezonas vorton por ĝi ("toro" jam havas sufiĉe da signifoj).
PIV ja dediĉas artikolon al TORRICELLI kaj honoras lin per la esperantigita nomo Toriĉelo. Ial ĝi donas lian vivotempon kiel "1658–1709", kio signifus, ke li ne povintus koni sian instruiston Galilejo. Verŝajne la eraro baziĝas sur konfuzo kun Giuseppe Torelli, itala muzikisto, kiu havas la menciitajn vivodatenojn.