Ĉomolungmo

la plej alta montpinto de Tero, kun pinto je 8.848 metroj super maro
(Alidirektita el Everesto)

Ĉomolungmo (esperantigo de la tibeta nomo ཇོ་མོ་གླང་མ, transliterigita jo mo glang ma laŭ Wyliejomo lang ma laŭ THL), ankaŭ nomata Sagarmato (laŭ la nepala nomo सगरमाथा, transliterigita Sagarmāthā) aŭ Everesto (laŭ la internacie plej uzata nomo establita de britaj geografoj), estas la plej alta monto en la mondo, situanta en la montaro Himalajo sur la limo inter Nepalo kaj Tibeto en la areo nomata Mahalangur Himal. Ĝia alteco estas 8 848 aŭ 8 850 m super marnivelo[1], kaj estas la 5a montopinto plej malproksima el la tercentro.[2] Ĝi formiĝis antaŭ 60 milionoj da jaroj, kiam la himalaja montaro aperis sur la surfaco pro kolizio de Hindio kun la resto de Azio. La monto kreskas ĉirkaŭ 2,5 centimetrojn jare. La internacia limo inter Ĉinio kaj Nepalo estas ĉe la preciza montopinta punkto. Ties montareto inkludas najbarajn montopintojn kiaj Lhotse, 8 516 m; Nupce, 7 855 m kaj Ĉangce, 7 580 m.

Ĉomolungmo
(Everesto)
nepale सगरमाथा, Sagarmátha, tibete ཇོ་མོ་གླང་མ, Chomolangma
monto
Monto Everesto antaŭ Kala Pattar
Landoj  Nepalo,  Ĉinio
Regionoj Zono Sagarmata Nepalo, Prefekturo Xigazê Tibeta aŭtonoma regiono, Ĉinio
Distriktoj Solukhumbu Nepalo, Konteo Tingri Ĉinio
Montaro Himalajo
Situo Ĉomolungmo
 - alteco 8 848 m s. m.
 - koordinatoj 27° 59′ 17″ N 86° 55′ 31″ O / 27.98806 °N, 86.92528 °O / 27.98806; 86.92528 (mapo)
Plej facila aliro Suda fronto (en Nepalo)
Unua grimpo Edmund Hillary
Tenzing Norgay
 - dato 29-a de majo 1953
Horzono UTC (UTC+ 5,5)
Situo enkadre de Nepalo
Situo enkadre de Nepalo
Situo enkadre de Nepalo
Situo enkadre de Tero
Situo enkadre de Tero
Situo enkadre de Tero
Situo de Ĉomolungmo
Situo de Ĉomolungmo
Situo de Ĉomolungmo
Vikimedia Komunejo: Mount Everest
Plej alta monto de la mondo

Map La plej alta punkto de Ĉinio kaj de Nepalo

Nomo kaj esperantigo

redakti

Ĝenerale kaj en Esperantujo, ekzistas debato pri la nomo de la monto, ĉar iuj opinias la nomon "Everest" koloniisma.

Nepale ĝi nomiĝas Sagarmatha सगरमाथा (en la sanskrita, "Frunto de l' Ĉielo"); tibete, ChomolangmaQomolangma, t.e. "Patrino de la Universo" aŭ "Diino Mondpatrino"; ĉine 珠穆朗瑪峰 (en pinjino: Zhūmùlǎngmǎ Fēng; zh = ĉ) aŭ 聖母峰 (Shèngmŭ Fēng).

La monto ricevis la nomon "Everest" (Everesto) en 1865 fare de Andrew Waugh, honore al la kimra geografo George Everest. Ĝi tamen jam aperis kiel "Ĉomolangma" k.s. (Ĉomolungmo en Esperanto) en ĉinaj atlasoj de la komenco de la 18a jarcento.

Krom la tibeta kaj la ĉina, i.a. la japana kaj la rusa uzas ankaŭ formon similan al Ĉomolungmo. En Esperanto ĝi troveblas jam en 1959 en la verko "Nepalo malfermas la pordon" de Tibor Sekelj (en la postparolo de Juan Régulo Pérez) kaj, en la nuna tempo, en la poemaro Saturno, de Jorge Camacho. Ĝin registras almenaŭ la jenaj vortaroj: "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" (1999) de Erich-Dieter Krause, kaj "Etimologia vortaro de la propraj nomoj" (2005) de André Cherpillod.

Malkonsento pri la alto

redakti

Alto de 8 848 m estas oficiale agnoskita kaj de Nepalo kaj de Ĉinio,[3] kvankam Nepalo planis novan esploradon.[4]

Ĉina ekspedicio, kiu estis ekipita per ultramoderna mezurinstrumentaro, konkludis la 22-an de majo 2005 ke la monto estis 3 ½ metrojn pli malalta ol oni antaŭe supozis: la alto nun estus 8 844,43 m, kun erarmarĝeno de 21 cm, anstataŭ 8 848,13 m. Usona mezurado, por kiu oni metis GPS aparataron sur la pinto, rezultiĝis en alto de 8 850 m. Cetere konsiderindas ke la alto de la Ĉomolungmo ne estas statika donitaĵo. Ankaŭ pro la ŝrumpo de la terkrusto (fridiĝo) la prognozo estas ke la monto plialtiĝos. Sufiĉe granda tertremo en la regiono povas subite altigi la monton de kelkaj decimetroj.

Krom tio menciindas, ke Ĉomolungmo ne estas la plej alta monto se oni mezuras reference al la tercentro. Ĉar la ekvatoro estas pli distanca de la tercentro ol la polusoj, la Ĉimborazo en Ekvadoro pro sia situo preskaŭ sur la ekvatoro estas la plej alta monto mezurite de la tercentro, kvankam mezurite de la marnivelo ĝi altas nur 6 310 metrojn (6 384 km ekde la tercentro).

Flaŭro kaj faŭno

redakti
 
Gruntbovo ĉe 4 790 m super marnivelo.

Estas malmulta indiĝena flaŭro aŭ faŭno sur Ĉomolungmo. Iu tipo de musko kreskiĝas je 6 480 m super marnivelo sur Ĉomolungmo kaj ĝi eble estas la plej altaltituda plantospecio.[5] Oni scias, ke alparea kuzenplanto nomita Arenaria kreskiĝas sub 5 500 metroj en la regiono.[6] Laŭ studo bazita sur satelita informo el 1993 ĝis 2018, vegetaĵaro estas etendigante en la ĉomolungma regiono. Esploristoj trovis plantojn en areoj en kiuj ĝis tiam oni konsideris, ke ili estas nudaj (senplantaj).[7]

Oni trovis malgrandetajn nigrajn saltaraneojn de la genro Euophrys sur altaĵoj tiom altaj kiom ĝis 6 700 m,[8] kio eble faras ĝin la plej altvivanta konfirmita nemikroskopa permanenta loĝanto en la Tero. Alia specio de Euophrys, nome E. everestensis, estis trovita sur 5 030 m super marnivelo, kaj eble ili povis manĝi insektojn tien forportintajn fare de vento.[8] Plej verŝajne estas eĉ pli alta mikroskopa vivo en pli altaj altitudoj.

La Hinda ansero migras super Himalajo kaj oni vidis ilin flugantaj je eĉ pli altaj altitudoj ol la monto mem.[9] En 1953, George Lowe (formanta parton de la ekspedicio de Tenzing kaj Hillary) diris, ke li vidis hindajn anserojn flugantaj super la montopinto de Ĉomolungmo.[10] Alia birdospecio, nome Ruĝbeka montokorvo, estis observita tiom alte kiom ĝis Suda Breĉo je 7 920 m[11] kaj flavbekaj montokorvoj estis viditaj tiom alte kiom ĝis 7 900 metroj super marnivelo.[9]

Gruntbovoj estas ofte uzataj por porti necesaĵojn kaj liveraĵojn por la montogrimpistoj kiuj celas la Ĉomolungmon. Ili povas posrti ĉirkaŭ 100 kg, havas dikan felon kaj grandajn pulmojn.[6] Aliaj animaloj en la regiono estas la Himalajaj kaproj, kiuj estas foje predaĵojn de la neĝleopardo.[12] La Himalaja nigra urso troveblas ĝis 4 300 metroj kaj ankaŭ la ruĝa pando ĉeestas en la regiono.[13] Ekspedicio trovis surprizan gamon de specioj en la regiono inter kiuj rodulo Ochotona kaj dek novaj specioj de formikoj.[14]

Klimato

redakti

Monto Ĉomolungmo havas glacikovritan klimaton (Köppen EF) laŭ kiu ĉiu monato estas averaĝe sub frosto. Tial en averaĝa jaro, la plej malalta registrita julia temperaturo estus -18 gradoj Celsius, kaj la plej malalta registrita januara temperaturo estus -36 gradoj Celsius.

Klimata ŝanĝo

redakti
 
Grimpistoj pasante la Flavan Bendon.

La baza kampadejo por la ekspedicioj al Ĉomolungmo el Nepalo estas ĉe la Ĥumbu Glaĉero, kiu estas rapide maldikiĝanta kaj nestabiliĝanta glaĉero pro la klimata ŝanĝo, kio faras ĝin nesekura por montogrimpistoj. Kiel rekommndita de la komitato formita de la registaro de Nepalo por faciligi kaj kontroli la montogrimpadon en la ĉomolungma regiono, Taranath Adhikari — nome ĝenerala direktoro pri turismo de Nepalo — diris, ke ili havas planojn por translokigi la bazan kampadejon al pli malalta altitudo. Tio estus pli longa distanco por montogrimpistoj inter la baza kampadejo kaj la Kampadejo 1a. Tamen, la ĝistiam baza kampadejo estis ankoraŭ uzata kaj utila por sia celo dum kelkaj jaroj. La translokiĝo estis planita por 2024, fare de la koncernaj funkciuloj.[15]

Meteologio

redakti

En 2008, oni instalis novan veterstacion je ĉirkaŭ 8 000 m, kiu funkcias rete.[16] La unuaj datenoj de la stacio en Majo 2008 estis aertemperaturo de -17 C, relativa humideco je 41.3 procento, atmosfera premo de 382.1 hPa (38.21 kPa), ventodirekto de 262.8°, ventorapido de 12.8 m/s (28.6 mph, 46.1 km/h), ĝenerala sunradiado de 711.9 vatoj/m2, suna UV radiado de 30.4 W/m2.[16] La projekto estis funkciita per la programo Stations at High Altitude for Research on the Environment (SHARE, kunhavi, nome Altaltitudaj Stacioj por Esplorado pri Medio), kiu ankaŭ metis retkameraon sur Ĉomolungmo en 2011.[16][17] La sunenergia veterstacio estas sur la Suda Breĉo.[18]

Ĉomolungmo etendeĝas en supran troposferon kaj penetras la stratosferon.[19] La aerpremo sur la montopinto estas ĝenerale ĉirkaŭ unu trionon el tio kio estas je marnivelo. La altitudo povas eksponi la montopinton al la rapidaj kaj frostigaj ventoj de la ŝprucfluo.[20] Ventoj ofte atingas 160 km/h;[21] En Februaro 2004, oni registris ventorapidon de 280 km/h sur la montopinto.

Tiu ventoj povas malhelpi aŭ eĉ endanĝerigi montogrimpistojn, blovante ilin al profundaĵojn[21] aŭ (pere de la principo de Bernoulli) malaltigante la aerpremojn eĉ plue, malpliigante la disponeblan oksigenon je ĝis 14 procente.[20][22] Por eviti la plej akrajn ventojn, montogrimpistoj tipe celas 7- ĝis 10-tagaN fenestron en printempo kaj aŭtuno kiam ekas aŭ malekas la sesono de aziaj musonoj.

Grimpvojoj

redakti

Ekzistas du grimpvojoj por atingi la pinton, la suda grimpvojo tra Nepalo kaj la norda tra Tibeto. La suda trako estas la plej facila kaj la plej utiligita. Hillary kaj Tenzing utiligis tiun trakon.

Multaj grimpoj estas faritaj dum aprilo kaj majo antaŭ la musona epoko, ĉar la rapideco de la vento malaltiĝas. Post la musono, neĝo akumuliĝas, tro malfaciligante la ascendon.

Surgrimpado

redakti
 
Edmund Hillary kaj Tenzing Norgay.

Ĉar Ĉomolungmo estas la plej alta monto en la mondo, ĝi altiris konsiderindan atenton kaj grimpoklopodojn. Ĉu la monton oni grimpis en antikvaj tempojn oni ne konas. Eble ĝi estis grimpita en 1924, kvankam tion neniam oni povis konfirmi, ĉar neniu el la homoj kiuj faris tiun klopodon povis reveni. Kelkaj grimpovojoj estis establitaj laŭ kelkaj jardekoj de grimpekspedicioj al la monto.[23][24]

La pinton unuafoje atingis, la 29-an de majo 1953, la nepala ŝerpo Tenzing Norgay kaj tuj antaŭ li la novzelandano Edmund Hillary.[25] Antaŭe estis aliaj klopodoj. Dekomence estis brita esplora ekspedicio en 1921 kiu intencis esploradi ĉirkaŭaĵon de Ĉomolungmo kaj priserĉadi eblajn vojojn al pinto kaj fari unuan varapon se la eblo ekzistus. Antaŭ tiu ekspedicio, neniu eŭropa esploristo estis pli proksima al Ĉomolungmo ol je 100 km.[26]

Ĝenerale

redakti
 
Kunsido en 1953 de brita teamo.

Oni scias, ke la montopinto de Ĉomolungmo estis por la unua fojo atingita de homo en 1953, kaj la intereso de montogrimpistoj pliiĝis ekde tiam.[27] Spite al la klopodoj kaj atento dediĉitaj al la ekspedicioj, nur ĉirkaŭ 200 personoj estis atingintaj la montopinto ĉirkaŭ 1987.[27] Ĉomolungmo restis malfacile atingebla montopinto dum jardekoj, eĉ por seriozaj klopodoj fare de profesiaj montogrimpistoj kaj grandaj naciaj ekspedicioj, kiuj estis la normalo ĝis la starto de la komerca epoko en la 1990-aj jaroj.[28]

Ĉirkaŭ Marto 2012, oni grimpis Ĉomolungmon 5 656 fojojn kaj en tiuj klopodoj mortis 223 personoj.[29] Kvankam pli malaltaj montoj havas pli longajn aŭ pli krutajn grimpovojojn, Ĉomolungmo estas tiom alta ke la ŝprucfluo povas frapi. Grimpistoj povas suferi ventojn pli rapidajn ol 320 km/h kiam la vetero ŝanĝiĝas.[30] Je kelkaj epokoj de la jaro la ŝprucfluo ŝanĝiĝas norden, havigante periodojn de relativa trankvilo en la monto.[31] Aliaj danĝeroj estas neĝoŝtormoj kaj lavangoj.[31]

Ĉirkaŭ 2013, la Himalaja Datumbazo estis registrinta 6 871 atingojn de montopinto fare de ĉirkaŭ 4 042 diferencaj personoj.[32]

Fruaj klopodoj

redakti

En 1885, Clinton Thomas Dent, prezidanto de la brita Alpine Club, sugestis, ke eblis grimpi la tiam ankoraŭ nenomitan monton Everest en sia libro Above the Snow Line (Super la neĝolinio).[33]

 
Membroj de la Brita Rekona Ekspedicio de 1921:
Stare: Wollaston, Howard-Bury, Heron, Raeburn.
Side: Mallory, Wheeler, Bullock, Morshead.

La nordan alproksimejon al la monto malkovris por okcidentanoj George Mallory kaj Guy Bullock en la komenca Brita Rekona Ekspedicio de 1921. Ĝi estis esplora ekspedicio ne ekipita por serioza klopodo grimpi la montopinton. Estrante Mallory (kaj tiel iĝante la unua eŭropano kiu piediris laŭ la flankoj de Ĉomolungmo) ili grimpis la Nordan Breĉon ĝis altitudo de 7 005 m. El tie, Mallory alrigardis vojon ĝin la pinto, sed estante la partio nepreparita por grimpi plue, ili descendis.

Britoj revenis por la Ekspedicio de 1922. George Finch grimpis uzante oksigenon por la unua fojo. Li ascendis je rimarkinda rapido de 290 m por hora kaj atingis altitudon de 8 320 m, en la unua fojo en kiu homo registris esti grimpinta pli alte ol 8 000 m. Mallory kaj la kolonelo Edward Felix Norton faris duan nesukcesan klopodon.

La sekva brita ekspedicio okazis en 1924. La dekomenca klopodo fare de Mallory kaj Geoffrey Bruce iĝis malsukcesa kiam malbona vetero malhelpis la instaladon de la Kampadejo 6a. La sekva klopodo estis tiu de Norton kaj Somervell, kiuj grimpis sen oksigeno kaj kian estis favora vetero, trairante la Nordan Flankon ĝis la Granda Koridoro, poste nomita Koridoro Norton. Li sukcesis atingi 8 550 m, kvankam li ascendis nur 30 m aŭ iom tian en la lasta horo. Mallory improvizis oksigenekipaĵon por lasta klopodo. Li elektis junan Andrew Irvine kiel partnero.[34] Fakte, unu el la plej famaj fruaj klopodoj estas tiu de Mallory kaj Irvine, la 8-an de junio de 1924. Ili alvenis tre proksime de la pinto, kaj laŭ kelkaj teorioj Mallory atingis ĝin, sed ili pereis tie kaj ne revenis. La kadavron de Mallory trovis ekspedicio en 1999. Ekde tiam svarmis polemiko en la grimpomonta komunumo ĉu unu aŭ ambaŭ el ili atingis la montopinton 29 jarojn antaŭ la konfirmita ascendo kaj sekura certa descento el Ĉomolungmo fare de Sir Edmund Hillary kaj Tenzing Norgay en 1953.

 
Dokumenta filmo de 1952.

In 1933, Lucy, Lady Houston, brita milionulo, financis flugekspedicion "Houston Everest" de 1933, kiu konsistis en formacio de du aeroplanoj Westland Wallace estrita de Douglas Douglas-Hamilton, 14a Duko Hamilton laj Markizo Clydesdale kiuj flugis super la montopinto de Ĉomolungmo.[35][36][37][38]

Fruaj ekspedicioj — kiel tiuj de Charles Granville Bruce en la 1920-aj jaroj kaj du nesukcesaj klopodoj de Hugh Ruttledge respektive en 1933 kaj 1936 — klopodis ascendi la monton el Tibeto, tra la Norda Flanko. Aliro ne eblis el la nordo por okcidentaj ekspedicioj en 1950 post Ĉinio ekkontrolis Tibeton. En 1950, Bill Tilman kaj malgranda teamo en kiu estis Charles Snead Houston, Oscar Houston, kaj Betsy Cowles entreprenis esploran ekspedicion al Ĉomolungmo tra Nepalo laŭlonge de la vojo kiu nuntempe iĝis la normala alproksimiĝejo al Ĉomolungmo el la sudo.[39]

En 1952 svisa ekspedicio al Ĉomolungmo, estrita de Edouard Wyss-Dunant, ricevis permeson por klopodo grimpi el Nepalo. Ĝi establis vojon tra la Ĥumbu glacifalo kaj ascendis ĝis la Suda Breĉo je alto de 7 986 m. Raymond Lambert kaj ŝerpo Tenzing Norgay kapablis atingi alton de ĉirkaŭ 8 595 m en la sudorienta bordo, markante novan grimpaltitudan registron. La sperto de Tenzing iĝos utila kiam oni dungis lin kiel parto de la brita ekspedicio en 1953.[40] Svisoj decidis fari alian post-munsonan klopodon aŭtune; ili faris ĝin ĝis la Suda Breĉo sed estis revenigitaj de vintraj ventoj kaj malvarmego.[41][42]

Unua sukcesa ascendo fare de Tenzing kaj Hillary, 1953

redakti
 
Edmund Hilary legante The Times, en kiu montriĝas lia foto de Tenzing Norgay sur la kovrilpaĝo, Julio 1953.

En 1953, naŭa brita ekspedicio, estrita de John Hunt, revenis al Nepalo. Hunt elektis du grimpoparojn por klopodoj atingi la montopinton. La unua paro, formita de Tom Bourdillon kaj Charles Evans, venis ĝis 100 m el la montopinto la 26an de Majo 1953, sed ili devis reveni suferinte oksigenajn problemojn. Kiel planite, ilia laboro survoje trovante kaj elrompante vojon kaj iliaj oksigenaj stokejoj estis de granda helpo por la sekva paro. Du tagojn poste, la ekspedicio faris duan atakon al la montopinto fare de la dua grimpoparo: nome novzelandano Edmund Hillary kaj Tenzing Norgay, nepala ŝerpa montogrimpisto. Ili atingis la montopinton je 11:30 matene en loka tempomezuro la 29an de Majo 1953 tra la vojo de la Suda Breĉo. Tiam, ambaŭ agnoskis ĝin kiel teama klopodo fare de la tuta ekspedicio, sed Tenzing malkaŝis kelkajn jarojn poste ke Hillary metis sian peidon sur la montopinton la unua.[43] Ili haltis en la montopinto por fari fotojn kaj enterigis kelkajn biskvitojn kaj malgrandan krucon en la neĝo antaŭ descendi.

Novaĵoj de la sukceso de la ekspedicio atingis Londonon en la mateno de la surkronigo al la reĝino Elizabeto la 2-a, nome la 2an de Junio. Kelkajn tagojn poste, inter unuaj decidoj kiel monarko, la reĝino ordonis, ke Hunt (kiel brito) kaj Hillary (kiel novzelandano) estos kavalirigita per la Ordeno de la Brita Imperio pro la ascendo.[44] Tenzing, nepala ŝerpo estis ŝtatano de Barato, kaj ricevis la Medalon George el Britio. Hunt finfine iĝis porviva parulo en Britio, dum Hillary iĝis fonda membro de la Ordeno de Novzelando.[45] Hillary kaj Tenzing estis omaĝitaj ankaŭ en Nepalo. En 2009, oni starigis statuojn iliahonore, kaj en 2014, oni nomis per iliaj nomoj la Montopinto Hillary kaj la Montopinto Tenzing.[46][47]

Postaj ascendoj

redakti

Junko Tabei el Japanio estis la unua virino kiu je la 16-a de majo 1975 atingis la pinton.[48] En 1978 Wanda Rutkiewicz el Pollando ekstaris surpinte kiel unua eŭropanino kaj la tria en historio - aprile 1993 la plej altan montopinton konkeris Pasang Lhamu Ŝerpa el Nepalo.

Reinhold Messner (Sud-Tirolo/Italio) kaj Peter Habeler (Aŭstrio) estis la unuaj kiuj sukcesis atingi la pinton sen helpo de oksigenaparato la 8-an de majo 1978. Ĉi tiu sukceso surprizis multajn fiziologojn. Ĝis tiam oni supozis ke surgrimpo sen suplementa oksigeno ne eblas. Multaj esploroj sekvis en ĉi tiu tereno.

Flugoj super la pinto

redakti
 
Ĉomolungmo en 3D
 Chomo LonzoMakaluEverestTibetan PlateauRong RiverChangtseRongbuk GlacierNorth Face (Everest)East Rongbuk GlacierNorth Col north ridge routeLhotseNuptseSouth Col routeGyachung KangĈo OjuDosiero:Himalaya annotated.jpg
Sudaj kaj nordaj grimpejoj viditaj el la Internacia Kosmostacio.
 
Norda panoramo de Ĉomolungmo sub Gjaco La ĉe la Autoŝoseo de Amikeco inter Lace kaj Ŝelkar.
 


Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Baze sur esploradoj de 1999 kaj 2005 pli alto de la neĝotavolo, ne de la roka pinto. Por pliaj detaloj, vidu Malkonsento pri la alto.
  2. Robert Krulwich. "The "Highest" Spot on Earth?", NPR.org, 7a de Aprilo 2007.
  3. "Nepal and China agree on Mount Everest's height", BBC News, 8a de Aprilo 2010. Kontrolita 22a de Aŭgusto 2010.
  4. "Everest, World's Tallest Mountain, Maybe Not That Tall", Fox News, 20a de Julio 2011. Kontrolita 15a de Aŭgusto 2013.
  5. High altitude plants. Arkivita el la originalo je 25a de Aprilo 2012. Alirita 15a de Majo 2012.
  6. 6,0 6,1 Ann Heinrichs. (2009) Mount Everest. Marshall Cavendish. ISBN 978-0-7614-4649-1.
  7. (9a de Januaro 2020) “Vegetation expansion in the subnival Hindu Kush Himalaya”, Global Change Biology 26 (3), p. 1608–1625. doi:10.1111/gcb.14919. 
  8. 8,0 8,1 (1975) “Spiders of the family Salticidae from the upper slopes of Everest and Makalu”, Bulletin of the British Arachnological Society 3 (5), p. 132–136. Alirita 2023-09-15.. 
  9. 9,0 9,1 Jesse Greenspan 7 Things You Should Know About Mount Everest. Alirita 20a de Septembro 2015.
  10. "Bar-headed geese: Highest bird migration tracked", BBC News.
  11. The Ascent of Everest de John Hunt (Hodder & Stoughton, 1953) En ĉapitro 14, Hunt priskribas rigardon al montokorvo en la Suda Breĉo; dum Charles Evans vidis kelkajn neidentigitajn birdojn flugantaj super la breĉo
  12. Ale, Som B. "Ecology of the Snow Leopard and the Himalayan Tahr in Sagarmatha (Mt. Everest) National Park, Nepal." University of Illinois, 2007. Arkivita el la originalo je 2022-10-09.
  13. List of Animals on Mount Everest. Alirita 20a de Septembro 2015.
  14. Everest Expedition Uncovers Exotic Species (7 April 2006). Alirita 20a de Septembro 2015.
  15. "Nepal to move Everest base camp from melting glacier", BBC News, 17a de Junio 2022. (en-GB)
  16. 16,0 16,1 16,2 Everest weather station goes online. UIAA (16 June 2008). Arkivita el la originalo je 5a de Januaro 2009. Alirita 15 May 2012.
  17. Connelly, Claire, "Mount Everest webcam gives new meaning to high-def", 30a de Septembro 2011.
  18. SHARE: Everest Automatic Weather Station: South Col, Mt. Everest, Nepal. Ev-K2-CNR Committee. Arkivita el la originalo je 19a de Novembro 2011.
  19. godhead/v (10a de Februaro 2011) The Open Graveyard of Mt. Everest's 'Death Zone'. Gawker Media. Alirita 20a de Septembro 2015.
  20. 20,0 20,1 (25a de Majo 2004) “High winds suck oxygen from Everest”, Nature. doi:10.1038/news040524-2. 
  21. 21,0 21,1 "The deadly odds of climbing Mount Everest: By the numbers", The Week.
  22. The Physiological Effects of Altitude. Arkivita el la originalo je 13a de Julio 2015. Alirita 20a de Septembro 2015.
  23. The route – climbers guide to Everest. Arkivita el la originalo je 2023-05-31. Alirita 23a de Februaro 2020.
  24. Mount Everest: The Routes (4a de Majo 2017). Alirita 23a de Februaro 2020.
  25. Tenzing Norgay kaj James Ramsey Ullman, Man of Everest (1955, publikigita ankaŭ kiel Tiger of the Snows)
  26. Murray 1953, p. 5.
  27. 27,0 27,1 "Mt. Everest's Popularity Is Still Climbing", Los Angeles Times.
  28. "Japan's Everest timeline", 27a de Majo 2012.
  29. The World's Tallest Mountain. NASA (2a de Januaro 2014).
  30. Everest Facts for Kids.
  31. 31,0 31,1 Window of Opportunity: Everest Climbing Season Underway. Arkivita el la originalo je 1a de Septembro 2016. Alirita 23a de Januaro 2014.
  32. Everest by the Numbers: The Latest Summit Stats (Blog). Alirita 20a de Septembro 2015.
  33. William Buxton. (5a de Oktobro 2015) From First Sight to Summit: A Guide to the Literature on Everest up to the 1953 Ascent.
  34. (1924) “The Climb with Mr. Sommerville to 28,000 feet”, The Geographical Journal 64 (6), p. 451–455. doi:10.2307/1781918. 
  35. Crompton, Teresa. (2020) Adventuress: The Life and Loves of Lucy, Lady Houston. The History Press.
  36. Aeroplane expeditions to Everest. flymicro.com.
  37. "Wings Over Everest 2003", Everestnews.com.
  38. (Majo 1933) “Flying Over World's Highest Peak”, Popular Science 122 (5), p. 20. 
  39. Everest History Time Line (2003). Arkivita el la originalo je 26a de Majo 2010. Alirita 17a de Junio 2016.
  40. Tenzing Norgay GM. The Royal Geographical Society. Arkivita el la originalo je 14a de Aprilo 2007. Alirita 21a de Junio 2007.
  41. Ullman, Tenzing Man of Everest
  42. Hunt, John. (1953) The Ascent of Everest. London: Hodder & Stoughton, p. 51, 52.
  43. Norgay, Tenzing; Ramsey Ullman, James (1955). Man of Everest: The Autobiography of Tenzing. publikigita ankaŭ kiel Tiger of the Snows. G.G. Harrap. p. 320.
  44. The London Gazette (6a de Junio 1953). Alirita 27a de Decembro 2015.
  45. The Order of New Zealand(Instituted 1987). Arkivita el la originalo je 6a de Januaro 2016. Alirita 27a de Decembro 2015.
  46. "Nepal honours Tenzing and Hillary", The Hindu, 12a de Oktobro 2009.
  47. Pagnamenta, Robin, "Mt Tenzing and Mt Hillary: Nepal honours Everest pioneers".
  48. "Full list of all ascents of Everest up to and including 2010" [1]. 8000ers.com. 24a de Septembro 2011. Konsultita la 28an de Septembro 2011.
  49. История покорения Эвереста. Справка (ruse). RIA Novosti (2008-05-29). Arkivita el la originalo je 2011-08-22. Alirita 2010-08-13.
  50. Человек впервые пролетел над вершиной Эвереста на дельтаплане (ruse). NEWSru.com (2004-05-25). Alirita 2010-08-13.
  51. Сенсация: впервые в мире вертолёт сел на верхушку Эвереста (ruse) (2005-05-26). Arkivita el la originalo je 2005-11-30. Alirita 2021-03-07.
  52. Skydivers make unprecedented jump over Everest (angle). Reuters (2008-10-05). Alirita 2021-03-07.
  53. Sano Babu and Lapka on top of the world! (angle). Alirita 2019-11-12.

Literaturo

redakti
  • Astill, Tony. (2005) Mount Everest: The Reconnaissance 1935.
  • Boukreev, Anatoli. (1997) The Climb: Tragic Ambitions on Everest. Saint Martin's Press. ISBN 0312168144.
  • Tilman, H. W.. (1952) Nepal Himalaya. Cambridge University Press.

Eksteraj ligiloj

redakti
  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube

Mount Everest Information Arkivigite je 2021-01-20 per la retarkivo Wayback Machine