Evonne Goolagong

aŭstralia tenisisto
(Alidirektita el Evonne Goolagong Cawley)

Evonne Goolagong Cawley estas aŭstralia tenisistino. Ŝi naskiĝis la  31-an de julio 1951(nun 1951-07-31)en Griffith, Novsudkimrio, Aŭstralio, do nun estas 72-jara. Inter la jaroj 1969 kaj 1983 ŝi estis tenisa profesiulo. En tiu tempo ŝi dum du semajnoj gvidis la mondan rangliston pri teniso de la Virina Tenisa Asocio, do tiutempe estis la tutmonde plej bona tenisistino, kaj dum pluraj jaroj estis inter la kvin plej sukcesaj tenisistinoj. En la tuta ĝisnuna historio de teniso, ŝi laŭ tiu nombro de semajnoj pinte de la monda ranglisto (laŭ la stato de februaro 2010) konsideratas la 19-a plej bona tenisistino.

Evonne Goolagong
Persona informo
Naskonomo Evonne Fay Goolagong
Naskiĝo 31-an de julio 1951 (1951-07-31) (72-jaraĝa)
en Griffith
Ŝtataneco Aŭstralio
Alma mater Willoughby Girls High School
Okupo
Okupo tenisisto
vdr
Evonne Goolagong

Eksteraj ligiloj redakti