Ewa estas distrikto de Nauro.

Lokiĝo de la distrikto.

Ĝi troviĝas en la norda parto de la insulo, estas banata de la Pacifika Oceano kaj najbaras al la distriktoj Anetan, Anabar kaj Baiti. La plej norda parto de la insulo, Kabo Anna, troviĝas ĉi tie.

Ĝi havas surfacon de 1,17 km² kaj proksimume 300 loĝantojn.

En tiu ĉi distrikto troviĝas la unua lernejo fondita en Nauro, hodiaŭ nomata Kayser College, kaj la plej granda komerca centro de la insulo (Capelle & Partner).