Ewa Janina Kurek (naskiĝis la 24-an de novembro 1951 en Kielce) - pola historiistino, scenaristo, reĝisoro kaj aŭtorino de libroj pri historia temaro. Esploristino de polaj-judaj rilatoj.

Ewa Kurek
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1951 (1951-11-24) (72-jaraĝa)
en Kielce
Lingvoj polaangla
Loĝloko Lublino
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a”
Infanoj 3
Okupo
Okupo historiisto de moderna epoko • historiisto • verkisto de nefikcio • publikigistoscenaristo • reĝisoro • universitata instruisto
TTT
Retejo http://www.ewakurek.pl
vdr

Vivo redakti

En la jaroj 1971–1977 studis historion ĉe Katolika Universitato de Lublin, en 1979 magistriĝis, dek jarojn poste doktoriĝis. Redaktorino kaj kuneldonistino de unu el subteraj Informaj Bultenoj de Solidareco en Lublin, kunlaborantino de la redakcio de subtera „Spotkania” (Renkontoj), kaj de polaj kaj usonaj sciencaj kaj gazetaraj redakcioj.

Profesoro Jan Karski verkis enkondukon al usona versio de ŝia libro „Judaj infanoj en monaĥejoj”.

En sia libro "Ekster limo de solidareco. Polaj-judaj rilatoj 1939–1945", tezas, ke getoj kreitaj de germanoj en okupata Pollando estis „aŭtonomecaj provincoj”, kies kreo estis akceptita kun kontento de polaj judoj kaj en kiuj dum la longa tempo la kondiĉoj estis pli bonaj ol ĉe la „arja flanko”. La laboraĵo celis esti habilita disertaĵo, tamen recenzentoj konsideris, ke ĝi ne plenumas adekvatajn postulojn.

Ŝi postulas renovigon de enketado pri la pogromo en Jedwabne kaj pluan elterigon en loko de la militkrimo.

Verkado redakti

  • Ewa Kurek (1992). The Role of Polish Nuns in the Rescue of Jews, 1939-1945, New York University Press, ISBN 9780814762295.
  • Ewa Kurek (1997). Your Life is Worth Mine: How Polish Nuns Saved Hundreds of Jewish Children in German-occupied Poland, 1939-1945. Hippocrene Books. ISBN 978-0-7818-0409-7., Enkonduko de Jan Karski.
  • Ewa Kurek (2012). Polish-Jewish Relations, 1939-1945: Beyond the Limits of Solidarity. iUniverse. ISBN 978-1-4759-3832-6.

Premioj kaj distingoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti