Ewelina Wojnarowska

Ewelina Wojnarowska [evelina vojnarofska] (naskiĝis la 13-an de decembro 1986) estas pola kajakistino, mondĉampionino kaj vicmajstrino de Eŭropo. Ŝi estas membrino de la Sporta Klubo Warta Poznań. Ŝia plej granda sukceso estas ora medalo de mondĉampioneco en Moskvo en 2014 en stafeta konkurso K1 4×200m. Wojnarowska gajnis ankaŭ tri arĝentajn kaj du bronzajn medalojn de tergloba ĉampioneco, kaj ankaŭ tri arĝentajn, kvar bronzajn kaj unu oran diskon de la Malnova Kontinento. Dum Universiado en Kazano ŝi akiris bronzan medalon (K-4 500 m) kune kun Agnieszka Kowalczyk, Edyta Dzieniszewska kaj Magdalena Krukowska.

Ewelina Wojnarowska
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1986 (1986-12-15) (37-jaraĝa)
en Poznano
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo kajakisto • kanuisto
vdr