Fulenbach

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Ewigkeit)

Fulenbach estas komunumo en la distrikto Olten en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 634 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Fulenbach
Blazono de Fulenbach
Blazono de Fulenbach
Blazono de Fulenbach
Poŝtejo kaj preĝejo de Fulenbach
Poŝtejo kaj preĝejo de Fulenbach
Poŝtejo kaj preĝejo de Fulenbach
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Olten
Geografia situo CH1903: 630075 / 236396 (mapo)47.2777777777787.8361111111111Koordinatoj: 47° 17′ N, 7° 50′ O; CH1903: 630075 / 236396 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1634
Areo 4,52 km²
Alteco 429 m super marnivelo
Poŝtkodo 4629
Komunumkodo 2575
Mapo de Fulenbach
Mapo de Fulenbach
Mapo de Fulenbach
vdr

Geografio redakti

Fulenbach situas en la sudoriento de la distrikto Olten ĉe la norda bordo de la rivero Aro. Al la komunumo Fulenbach apartenas krom la kerna vilaĝo Fulenbach mem la setlejoj Stadtacker, Ewigkeit kaj Färch.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,52 km², de kiuj 29,0% estas kovritaj de arbaro, 49,3% servas por agrikulturo kaj 17,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Fulenbach limas en nordo al Härkingen, en nordoriento al Boningen, en sudoriento kaj sudo aliflanke de Aro al Murgenthal (AG), en sudokcidento al Wolfwil, kaj en okcidento al Neuendorf.

Trafiko redakti

Tra Fulenbach pasas konekta vojo de Murgenthal al Härkingen. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Olten tra Wolfwil al Oensingen. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en distanco de proksimume 6 kilometroj nordokcidente en Oensingen kaj oriente en Rothrist, kaj al la svisa aŭtovojo A2 norde en Egerkingen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Fulenbach datiĝas el la jaro 1260 kiel Fulenbach. Kie situas la hodiaŭa kvartalo Stadtacker dum mezepoko ekzistis la historia froburga urbeto Fridau, kiu en la jaro 1375 estis detruita de soldistoj de De Coucy. Fulenbach fariĝis en la jaro 1463 havaĵo de Soloturno. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Fulenbach apartenis al la voktejo Bechburg. Tiam ĝi dum la kvin jaroj de la Helvata Respubliko estis parto de la helveta distrikto Soloturno. Ek de 1803 Fulenbach apartenas al la distrikto Olten. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti