Eliro (en la angla: Exodus, hebrea: אֶקְסוֹדוּס) estas romano de la juda-usona verkisto Leon Uris publikigita en 1958.

Exodus
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Leon Uris
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1958
Eldonejo Doubleday
Ĝenro historia romano
vdr

La romano iĝis furorromano en Usono kaj en 1960 estis adaptita al samnoma filmo fare de reĝisoro Otto Preminger.

La nomo de la romano devenas de Libro de Eliro en la Biblio, nomita en la angla/latina 'Exodus', kiu rakontas pri la vojaĝo de la Izraelidoj el sklaveco en Antikva Egiptio (kiun Uris komparas al ekzilo kaj diasporo) al libereco en nova patrujo. La nomo ankaŭ estas rilata al la kontraŭleĝa enmigrinta ŝipo Exodus, kies rakonto estas priskribita komence de la romano, sed tiu ne okupas multe da spaco.

Intrigo redakti

La romano en sia unua parto estas konstruita kiel serio de memuaroj priskribantaj la lukton de la judoj por enmigri al tiama Mandata Palestino en la periodo post la Dua Mondmilito kaj la ekestiĝo de Israelo. En la centro de la romano ĉefrolulas kaj Ari Ben-Canaan kaj Catherine Fremont, du figuroj de malsama fonto sed kiuj laboregas por la sama celo de realigi cionismon. Ari Ben-Canaan estas arda israelano de la Jiŝuv, kiu estas unu el la gvidantaj komandantoj en la Hagana, kaj tiele respondeculo pri la operaco de kontraŭleĝa Alija B. Catherine Fremont estas usona flegistino kiu estas sendita por labori en rifuĝejo por kaptitaj postvivantoj de la holokaŭsto en Kipro. Ĉirkaŭ ili estas figuroj kiel Dov Landau poldevena juda knabo, kiu postvivis la varsovian geton kaj la ekstermkoncentrejon Aŭŝvico, kaj Keren Hansen, germandevena knabino kiu rifuĝis en Danio kaj tiel postvivis la holokaŭston. Post la renkontiĝo de la herooj kaj iliaj apartaj memoroj en civila brita militkaptitejo en Kipro, Ari Ben-Canaan sukcesas kontrabandi ilin al Eretz Israelo, kie la dua parto de la romano komenciĝas, la lukto por la fundo de la juda ŝtato. La tria parto de la romano estas dediĉita al la israela milito de sendependeco kaj la kvara parto al la aŭdacaj operacoj transporti al Israelo jemenajn kaj irakajn judojn en operaco Magia Tapiŝo.

Eksteraj ligiloj redakti