Alexander Vaughn Miller

(Alidirektita el Exploring Esperanto)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Alexander Vaughn MILLER (esperante Alekso MILLER) estas usona aŭtoro, aktoro, muzikisto, kaj instruisto. Li partoprenas en NASK ekde 2016. En 2017, li publikigis tri dulingvajn infanlibrojn pri pirato kun la malsano celiakio: Kapitano Katarino: La Pirato Alergia je Gluteno, Kapitano Katarino kaj la Malto de Veneno, kaj Kapitano Katarino kaj la Aĉa Arakido. Ĉiu libro pri Kapitano Katarino enhavas kaj anglan kaj Esperantan versiojn de la teksto kaj estas havebla per Amazon. En 2019, li eldonis dulingvan infanlibron pri mufenoj: La Nupto de l’ Mufenvendisto. En 2020, li eldonis dulingvan infanlibron pri malgrandiĝpova superheroino: Malplejoto kaj la TroDa Roboto.

Alexander Vaughn Miller
Alexander Vaughn Miller en unu el siaj Jutubaj filmetoj
Alexander Vaughn Miller en unu el siaj Jutubaj filmetoj
Persona informo
Lingvoj anglaEsperanto
Nacieco Usono
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Edukaj filmetoj en Esperanto redakti

Lia kanalo "Exploring Esperanto" en YouTube enhavas edukajn filmetojn pri Esperanto, inkluzive de gramatikaj lecionoj, kantoj, sonlibroj, kaj teatraĵoj. Li ludas la banĝon, gitaron, ukulelon, kaj mandolinon, kaj ofte akompanas sin en siaj filmetoj. Kiel aktoro, li aperis en kelkaj filmoj kaj la usonaj televidaj serioj Turn: Washington's Spies (La Spionoj de Vaŝingtono), Mercy Street (Kompatstrato), kaj Homeland (Hejmlando).

Usona Bona Film-Festivalo redakti

Li estas la vicprezidanto de Esperanto-USA kaj la fondinto de ĝia Usona Bona Film-Festivalo[1].

Referencoj redakti

  1. (eo) La Usona Bona Film-Festivalo, Esperanto-USA

Vidu ankaŭ redakti

Kinarto kaj ni

Eksteraj ligiloj redakti