Internacia Ekspozicio de Zaragozo 2008

(Alidirektita el Expo 2008)

La Internacia Ekspozicio de Zaragozo (Hispanio) estis Internacia ekspozicio kiu okazis en Zaragozo ekde la 14-a de junio al la 14-a de septembro de 2008 kaj kies tema akso estis «Akvo kaj daŭripova disvolviĝo». La loko de la Ekspozicio estis ĉe la riverbordo de la meandro Ranillas, nome kurbo kiun la rivero Ebro faras trapase de la urbo.

Internacia Ekspozicio de Zaragozo 2008
Internacia ekspozicio [+]

LandoHispanio
RegionoAragono
SituoZaragozo
- koordinatoj41° 40′ 9″ N, 0° 54′ 10″ U (mapo)41.66905-0.90285277999999Koordinatoj: 41° 40′ 9″ N, 0° 54′ 10″ U (mapo)

Areo0,25 km² (25 ha)

Malfermo14-a de junio 2008
Fermo14-a de septembro 2008

Vizitantoj5 650 941

Internacia Ekspozicio de Zaragozo 2008 (Zaragozo)
Internacia Ekspozicio de Zaragozo 2008 (Zaragozo)
DEC
Internacia Ekspozicio de Zaragozo 2008
Internacia Ekspozicio de Zaragozo 2008
Lokigo de Zaragozo en Hispanio
Map
Internacia Ekspozicio de Zaragozo 2008
Vikimedia Komunejo:  Expo 2008 [+]
vdr
Internacia Ekspozicio de Zaragozo 2008.
Maskoto de la Expo 2008, Fluvi, ĉe la Baziliko Pilar.
Vido ĝenerala de la Expo 2008

La Expo 2008 estis regulita de la Internacia Oficejo pri Ekspozicioj. Zaragozo superis aliajn kandidatajn urbojn por esti sidejo de Internacia Ekspozicio en 2008, kiaj Tesaloniko (Grekio) kaj Triesto (Italio), la 16-a de decembro de 2004.

Zaragoza rememoris en 2008 ankaŭ la ducentjariĝon de la defendo de la urbo kontraŭ francoj dum la Hispana Sendependiga Milito kontraŭ la napoleona invado (1808) kaj la centariĝon de la Hispan-Franca Ekspozicio de 1908 kiu ekmodernigis la urbon.

La maskoto de la Expo 2008 estis akvoguto. Ĝi nomiĝis Fluvi, akronimo de flumen vitae (en latina, ‘rivero de la vivo’).[1][2]

Notoj redakti

  1. Fluvi. Arkivigite je 2008-06-11 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 14-a de marto de 2007.
  2. La mascota de la Expo se llama Fluvi Arkivigite je 2008-06-17 per la retarkivo Wayback Machine, El Periódico de Aragón, 27/01/2006. URL alirita la 25/04/2008