ExtraSchicht (esperante: KromSkiplaboro) estas unutaga kulturfesto en la kernaj urboj de la Ruhr-Regiono. Ĝi estas ankaŭ konata kiel Nacht der Industriekultur (Nokto de la Industrikulturo). ExtraSchicht surscenigas unu fojon en la jaro pro dum junia aŭ julia nokto iamajn industrikonstruaĵojn, aktualajn produktejojn, minejojn kaj ŝutmontojn kiel prezentejoj de industrikulturo, klarigante per tio la ŝanĝiĝo de la Ruhr-Regiono de pezindustria al moderna ekonomia kaj kultura regiono.

Fotomuntaĵo de Landschaftspark Duisburg-Nord kiel okazejo de ExtraSchicht.
Ŝiplifto Henrichenburg dum ExtraSchicht 2003 nokte
Minejo Ewald dum ExtraSchicht 2008

Fantaziplenaj enscenigoj de artistoj el la tuta mondo aperigas la prezentejojn de la industrikulturo por ExtraSchicht en nova perspektivo. Samtempe la nokto de la industrikulturo plibonigas la imagon pri la Ruhr-Regiono. De la 18-a ĝis 2-a horo oni kontinue prezentas koncertojn kaj ekspoziciojn same kiel gvidadojn tra muzeoj kaj industrimonumentoj.

La eventon unuafoje aranĝita por 2001 en 2005 partoprenis jam 19 urboj de la Ruhr-Regiono. Ĉe 37 prezentejoj estis spekteblaj 120 programeroj. Kiel 20-a urbo en 2013 kaj 2014 Lünen (norde de Dortmund) partoprenis. La Trafiko-Ligo Rejno-Ruhr (VRR) kaj la alligitaj entreprenoj de la publika trafiko proponas dum ExtraSchicht pli oftajn cirkuladojn kaj pli multajn busojn por veturigi senaŭtajn spektantojn de prezentejo al prezentejo.

Dum la pasintaj jaroj la aranĝon ExtraSchicht vizitis averaĝe 100.000 ĝis 150.000 spektantoj. Pro tio ExtraSchicht validis kiel grava kontribuaĵo por la kandidatiĝo de la Ruhr-Regiono al Eŭropa Kultura Ĉefurbo de 2010. En la kulturĉefurba jaro ExtraSchicht okazis la 19-an de junio 2010. Sub la devizo „la somera festo de la kulturĉefurbo“ ĝin vizitis proks. 200.000 spektantoj.

Eksteraj ligiloj redakti