Eysins

komunumo de Svislando

Eysins estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1316 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Eysins
Blazono de Eysins
Blazono de Eysins
Blazono de Eysins
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 22′ 50″ N 6° 12′ 21″ O / 46.38056 °N, 6.20583 °O / 46.38056; 6.20583 (mapo)Koordinatoj: 46° 22′ 50″ N 6° 12′ 21″ O / 46.38056 °N, 6.20583 °O / 46.38056; 6.20583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1316
Areo 2,38 km²
Alteco 438 m super marnivelo
Poŝtkodo 1262
Komunumkodo 5716
Mapo de Eysins
Mapo de Eysins
Situa mapo de Eysins
vdr

Geografio redakti

La komunumo Eysins situas sur la ebenaĵo norde de la rivero Boiron de Nyon inter la Lago de Ĝenevo kaj la suda flanko de la Ĵurasa Montaro. La komunumo konsistas el la vilaĝo Eysins kaj la vilaĝeto Petit Eysins.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,38 km², de kiuj 7,1% estas kovritaj de arbaro, 71,0% servas por agrikulturo kaj 20,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Eysins limas en nordo al Signy-Avenex, en oriento al Nyon, en sudo al Crans-près-Céligny, en sudokcidento al Arnex-sur-Nyon, kaj en okcidento al Borex.

Trafiko redakti

Tra Eysins pasas la kantona ĉefvojo n-ro 122 de Nyon al Divonne-les-Bains en Francio, kaj la svisa aŭtovojo A1, kies alveturejo Nyon situas proksimume 1 kilometron nordoriente de la komunumo. Pere de la poŝtaŭtolinio de Nyon la Coppet la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto. De 1905 ĝis 1962 Eysins disponis pri stacidomo ĉe la fervojlinio de Nyon al Divonne-les-Bains. Nuntempe ekzistas ankoraŭ la linio de Eysins al Nyon, kiu tamen estas uzata nur por malregula vartransporto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Eysins datiĝas el la jaro 1001 kiel Osinco. Sur la komunumo estis trovitaj ŝpuroj de romia setlejo kaj akvokondukilo. En la jaro 1001 reĝo Sigismundo la 3-a de Burgonjo kunvenis kun sia stabo en Eysins. Dum mezepoko ĝis la reformacio la vilaĝo Eysins estis submetita al la aŭgustina priorejo Nyon. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Eysins apartenis al la Voktejo Nyon kaj ek de la Helveta Revolucio al la samnoma distrikto.<[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti