Ezra POUND (30-a de oktobro, 18851-a de novembro, 1972) estis usondevena poeto, muzikisto, kaj kritikisto kiu estis gravulo de la Modernisma movado en frua al meza 20-a jarcenta poezio. Li estis la ĉefa figuro de pluraj Modernismaj movadoj, notinde Imagismo kaj Vorticismo.

Ezra Pound
Persona informo
Ezra Weston Loomis Pound
Naskiĝo 30-an de oktobro 1885 (1885-10-30)
en Hailey
Morto 1-an de novembro 1972 (1972-11-01) (87-jaraĝa)
en Venecio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per malsano de gastrointesta sistemo vd
Tombo Cemetery of San Michele vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Homer Pound House vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Pensilvanio • Hamilton College vd
Familio
Patro Homer Loomis Pound vd
Patrino Isabel Weston vd
Edz(in)o Dorothy Shakespear vd
Amkunulo Iseult Gonne vd
Infanoj Mary de Rachewiltz • Omar Pound vd
Parencoj Thaddeus C. Pound vd
Profesio
Okupo poeto • literaturkritikisto • komponistotradukisto • aŭtobiografo • verkistoekonomikistoĵurnalisto • radio-prezentisto • literaturhistoriisto vd
Aktiva dum 1909– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laborante en Londono dum la frua 20-a jarcento kiel fremda redaktoro de pluraj usonaj literaturaj gazetoj, Pound helpis malkovri kaj formi la verkojn de samtempanoj, kiaj T. S. Eliot, James Joyce, Robert Frost, Hilda Doolittle kaj Ernest Hemingway. Li helpis eldonigi la poemon de Eliot "The Love Song of J. Alfred Prufrock" en 1915, kaj serie eldonigi en 1918 la romanon Ulysses de Joyce.

Li moviĝis al Italio en 1924, kie tra la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj li malferme subtenis la faŝismon de Benito Mussolini, esprimis subtenon por Adolf Hitler, kaj verkis por publikaĵoj posedataj de la brita faŝisto Oswald Mosley. Dum la dua mondmilito, li estis pagata de la itala registaro por registri centojn da radiaj elsendoj, kritikantaj Usonon, Franklin D. Roosevelt kaj la judojn, pro kiuj li estis arestita en 1945 de usonaj soldatoj en Italio kaj akuzita pri perfido. Li pasigis monatojn en usona milita prizono en Pizo, inklude tri semajnojn en ŝtala kaĝo, ses futojn (182,88 centimetroj) longe kaj ses futojn larĝe, kiu laŭ li kaŭzis al li mensan paneon. Pro lia mensa kondiĉo oni decidis, ke li ne povis esti procesita, do li estis sendita al la psikiatria malsanulejo St. Elizabeths Hospital en Vaŝingtono, kie li restis dum pli ol 12 jaroj.[1]

Referencoj redakti

  1. The Pisan Cantos (80.665–67), Sieburth (2003), xiii