Fátima Jiménez García

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Fátima JIMÉNEZ GARCÍA estas hispana esperantistino de Arundo, Provinco Malago, Andaluzio. Ŝi estas Supera Teknikistino pri Infana Edukado kaj Diplomita pri Sociala Laboro en la Universitato de Granado. Ŝi gvidis diversajn seminariojn en municipa informejo de la Urbodomo de Arundo pri virinaj aferoj.

Fátima Jiménez García
Fátima Jiménez García.jpg
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1982 (1982-08-10) (38-jara)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
Information icon.svg
vdr

Ŝi ankaŭ instruis esperanton en pluraj kulturaj centroj en sia urbo. Ŝi estis membro de la LKK kiu organizis la 73-an Hispanan Kongreson de Esperanto okazinta en Arundo. Ŝi prelegis dum la Andaluzia Kongreso de Esperanto 2016 okazinta en Antekero pri dolmenoj kaj gvidis atelieron pri mikroliteraturo.

Ŝi estis lernantino en la Postgradaj Studoj pri Interlingvistiko kaj Esperantologio ĉe Universitato Adam Mickiewicz de Poznano (Pollando). Ŝi estas delegito de UEA en Arundo kaj vicprezidantino de Andaluzia Esperanto-Uniĝo.