Félicité Robert de Lamennais

Hugues-Félicité Robert de Lamennais, naskita en Saint-Malo (Ille-et-Vilaine) en 1782 kaj mortinta en Paris en 1854, estis franca verkisto kaj filozofo. Lia familia nomo estas Robert sed inspirita de la loko « la Mennais », kie lia avo posedis farmbienon [1] li tiel nomis sin.

Félicité Robert de Lamennais
Persona informo
Hugues Felicité Robert de Lamennais
Félicité Robert de Lamennais
Naskiĝo 19-an de junio 1782 (1782-06-19)
en Saint-Malo,  Reĝlando Francio
Morto 27-an de februaro 1854 (1854-02-27) (71-jaraĝa)
en Parizo,  Dua Franca Imperio
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Religio katolikismopanteismo vd
Lingvoj indoneziafranca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Félicité Robert de Lamennais
Familio
Dinastio Category:Robert de la Mennais (famille) vd
Patro Pierre-Louis Robert de la Mennais vd
Patrino Gratienne-Jeanne Lorin vd
Gefratoj Jean-Marie de La Mennais • Marie-Joseph de La Mennais • Louis-Marie Robert de La Mennais • Gratien Robert de La Mennais vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo filozofopolitikistotradukistopastro • teologo • presbiteroverkisto • katolika sacerdoto vd
Laborkampo filozofio vd
Aktiva en Parizo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Historio redakti

Naskita en pia familio kun nova nobeleteco, li estis ordinita pastro en 1816. Kristana filozofo, konata kiel ultramontano ultramontana, Lamennais povas esti konsiderata kiel la antaŭulo de la liberala katolikismo, de la sociala katolikismo, kaj ankaŭ de la kristana demokratio.

Komence li tradukis L'Imitation de Jésus-Christ, fama verko de devoteco de Thomas a Kempis. En sia libro Essai sur l'indifférence en matière de religion, verkita de 1817 ĝis 1823, li kritikis la napoleonan universitaton kaj la galikanismom. Estis dirita ke tiu verko « revekus mortinton » kaj ĝi fariĝis furora verko.

En 1825, li publikigis De la religion considérée dans ses rapports avec l'ordre politique et civil. Li renkontis Auguste Comte en tiu sama jaro.

En 1828, li fondis la Congrégation de Saint-Pierre, celantan la klerigon de la klerikaro, kapabla rebati al la atakoj de la filozofoj, por pli bone kompreni sian tempon kaj restaŭri la aŭtoritatecon de la papo en Francio. En 1829, li publikigis Les progrès de la révolution et de la guerre contre l'église. En 1830, li fondis, kun Montalembert kaj Lacordaire, la gazeton l'Avenir, en kiu li postulis la liberecon de la konscienco, de gazetaro kaj de religio, kaj en kiu la liberalaj kristanoj povis detale priskribi siajn ideojn pri la apartigo de Eklezio disde la Ŝtato. Tiuj ideoj de Lamennais estis adoptitaj de Belgio, kiu fariĝis sendependa en 1830. Necesas mencii la historion de la belga monarkio, kiu, strange por monarkio de katolika lando, komenciĝas per "elekto" de luterana princo Leopoldo la 1-a.

En 1831, ribelanta kontraŭ la kondamno de ribelo de Pollando, li kontraŭis la papon Gregorio la 16-a. Li konsideris, ke la papo volis defendi pli la princojn ol la popolon. La papo kondamnis lian gazeton en 1832 per la encikliko Mirari vos.

En 1834, Li publikigis siajn Paroles d'un croyant, lirika verko, plena je perforto kaj plendoj, kiu signis lian rompon disde la Eklezio (encikliko Singulari nos). En tiu verko, li konstatis kaj bedaŭris la « elreviĝon » de la mondo, kaj lanĉis urĝan kaj profetan vokon por libereco de la Eklezio, kaj de tio, li komencis disvolvi la socialistajn kaj demokratajn tendencoj de la evangelia mesaĝo. En 1835, liaj malnovaj amikoj komencis forlasi lin, sed la 9-a de aprilo 1835, liaj amikoj Fleury, Arago et Liszt okazigis rekonton kun Marie d'Agoult kaj George Sand. Ŝia salono fariĝis vera respublika cenaklo. Lamennais restis tre ligita al ŝi. Li estos konsternita pro la ideoj de George Sand pri la sociala libereco kaj la divorcon, sed estos ŝia mentoro, kun Michel de Bourges, sur la vojoj de la politika socialismo. George Sand iam deklaris al li : « Ni nombras vin inter niaj sanktuloj... vi estas la patro de nia nova Eklezio ».

 
Médaillon représentant Lamennais à Saint-Pierre-de-Plesguen

En 1837, li publikigis le Livre du peuple, vera batallibro. Li amikiĝis kun la kanada patrioto Louis-Joseph Papineau okaze de lia vojaĝo en Francio. Li plu apogis la partion de la popolo, kaj en 1841, posta atako al la reĝa registaro, li estis kondamnita al unu-jara karcero. Poste, post fondo de la gazeto Le Peuple, li daŭre propagandis popularan liberalismon. Inter 1841 kaj 1846 li verkis Esquisse d'une philosophie, en kiu li detalis sian penson pri kristanismo sen Eklezio, kapabla arigi amasojn por konduki ilin al progreso per la karitato. En 1848, li estis elektita deputito en la konstitucianta Asembleo de 1848, sed post la 2-a de Decembro kaj la Ŝtatrenverso, li izoliĝis en sia bieno de la Chesnaie en Bretonio.

Li starigis la demandojn pri la necesa alianco inter Eklezio kaj la ideoj de libereco, kaj de la postulo pri vera sociala doktrino de Eklezio, kiel historia prioritato kun la Restaŭrado, kaj volis demonstri ke Respubliko postulas spiritan povon, iun civilan religion. Por tio li proponis projekton de konstitucio, en kiu la religio kaj la politiko estus esence ligitaj.

Li estis la amiko de Pierre Leroux. Liaj socialistaj ideoj forte influis Charles-Augustin Sainte-Beuve kaj ties unikan romanon Volupté.

Li havis bienon en Saint-Prix, en la malnova sinjorbieno de Montmorency.

Lia frato Jean-Marie de la Mennais fondis la religian ordon: la Frères de l'Instruction Chrétienne de Ploërmel .

Franca poŝtmarko de 1957 omaĝas al Lamennais.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • J. Marie Peigne, Lammenais sa vie intime à la Chênaie, Librairie de Mme Bachelin-Deflorenne. 1864.
  • Félicité de Lamennais, Correspondance Générale, eldonoj Louis Le Guillou, Paris, A. Colin, 1972-1982, 9 vol.
  • Gaston Bordet, La Pologne, Lamennais et ses amis. 1830-1834, Paris, 1985. Édit. du Dialogue. Publikigita kun la partopreno de C.N.R.S.

Eksteraj ligiloj redakti