Félix Faure (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Félix Faure.

Félix Faure [feliks fɔʁ] estas stacio de la linio 8 de la metroo de Parizo. Ĝi situas en la 15-a arondismento de la franca ĉefurbo.

Félix Faure
Stacio Félix Faure sur linio 8 de la metroo de Parizo
Stacio Félix Faure sur linio 8 de la metroo de Parizo
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 15-a
Geografia situo 48° 50′ 32″ N, 2° 17′ 28″ O (mapo)48.8423512.291004Koordinatoj: 48° 50′ 32″ N, 2° 17′ 28″ O (mapo)
Félix Faure (Parizo)
Félix Faure (Parizo)
DEC
Félix Faure
Félix Faure
Félix Faure
Situo sur mapo de Parizo
Map
Félix Faure
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 1
Jara trafiko 1 161 978 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 27-a de julio 1937
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 1612
Metro-linio M08
vdr

Pri la stacio redakti

La enirejo de la stacio troviĝas ĉe la placo Étienne Pernet, proksime al la preĝejo Saint-Jean-Baptiste de Grenelle kaj al la avenuo Félix Faure.

Ĝia nomo estas omaĝo al Félix Faure, kiu estis senkaraktera prezidento de la Franca Respubliko inter 1895 kaj 1899. Lin oni precipe rememoras pro la strangaj kondiĉoj de sia morto, ene de la palaco Elizeo, en la brakoj de sia amantino Marguerite Steinheil.

Historio redakti

La stacio malfermiĝis la 27-an de julio 1937.

Interkonektoj redakti

  •   RATP 70 kaj 88 (strato Entrepreneurs)

Vidu ankaŭ redakti