Félix Tournachon Nadar

Félix Tournachon NADAR (naskiĝis la 5-an de aprilo 1820, mortis la 10-an de marto 1910) estis fotisto, literaturisto, desegnisto kaj aerŝipisto.

Félix Tournachon Nadar
Autoportrait de Félix Nadar - edit.jpg
Persona informo
Gaspard-Félix Tournachon
Naskonomo Gaspard-Félix Tournachon
Naskiĝo 6-an de aprilo 1820 (1820-04-06)
en Strato Sankta Honorato, former 4th arrondissement of Paris
Morto 20-an de marto 1910 (1910-03-20) (89-jara)
en Avenuo Franklin D. Roosevelt, 8-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Lycée Condorcet [#]
Subskribo Félix Tournachon Nadar
Familio
Patro Victor Tournachon [#]
Gefratoj Adrien Alban Tournachon [#]
Infanoj Paul Nadar [#]
Profesio
Alia nomo Nadar [#]
Okupo fotisto • balonisto • kartunisto • karikaturisto • verkistoĵurnalisto [#]
Laborkampo fotografiokarikaturo [#]
Aktiva en Parizo [#]
Verkado
Verkoj Portrait photograph of Sarah Bernhardt [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Nadar ekstudis medicinon en Lyon, sed baldaŭ forlasis la studadon kaj dediĉis sin al ĵurnalista okupiĝo, unue en Lyon, poste ekde 1842 en sia naskiĝurbo Parizo. Pli poste li aldone desegnis, teatrumis, eĉ laboris iom en la industrio. En la jaro 1849 li fondis la revuon Revue comique kaj instalis fotatelieron. Baldaŭ li gajnis renomon per siaj desegnoj.
Sian unuan foton lifaris 1853.
Ekde 1854 li publikigis serion de fotoportretoj de famaj samtempuloj; inter ili Franz Liszt, Charles Baudelaire kaj Jules Verne. En la jaro 1858 kiel unua li faris elaerajn fotojn.

Kun granda fido je la aerŝipado li mem konstruis helican aerŝipon. En 1863 li ripete leviĝis per la balonego "Le Géant" (= la giganto). Per ĝi li entreprenis vojaĝon de Parizo al Hanovro. Tiujn veturojn li priskribis en la libro "Mémoires du Géant; à terre et en l'air" (Memoroj pri Géant; surtere kaj enaere) (1864) kaj "Le droit au vol" (La rajto flugi) (1865).

 
memportreto en balono

En lia fotateliero, kiun li pruntadis al grupo de pentristoj, okazis en aprilo de la jaro 1874 la unua ekspozicio de la impresionistoj.

1885 Nadar fotis Victor Hugo sur ties mortolito. En la sekva jaro li publikigis la unuan fotointervjuon. Li ankaŭ faris erotikajn fotojn.

Post la morto en 1910 li estis enterigita en la pariza tombejo Père Lachaise (= Cimetière de l'Est, orienta tombejo).

PublikigaĵojRedakti

Inter liaj skribaĵoj rimarkindaj:

  • "Quand j'étais étudiant" (1856);
  • "Le miroir aŭ alouettes" (1858);
  • "La robe de Déjanire" (1862);
  • "Histoire buissonnière" (1877);
  • "Sous l'incendie" (1882);
  • "Le monde où l'on patauge" (1883)

Eksteraj ligilojRedakti