Fülöp Batthyány-Strattmann
Duko Fülöp Batthyány-Strattmann [fulop batjAni-stratman], ofte nur Fülöp Batthyány, laŭ hungarlingve kutima nomordo Batthyány Fülöp estis hungara bienulo, eterna departementestro, kolonelo, ĉambelano.
Fülöp Batthyány-Strattmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de novembro 1781 en Vieno |
Morto | 22-an de julio 1870 (88-jaraĝa) en Vieno |
Tombo | Güssing |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Johann Baptist Graf von Batthyány-Strattmann |
Okupo | |
Okupo | aristokrato • politikisto |
Fülöp Batthyány-Strattmann [1] naskiĝis la 13-an de novembro 1781 en Vieno. Li mortis la 22-an de julio 1870 en Vieno.
Biografio redakti
Fülöp Batthyány-Strattmann estis edukita hejme. Li neniam edziĝis, krome li ŝatis la solecon. Li vivis ĝenerale en Vieno, krome li vizitis siajn bienojn kaj urbojn Németújvár, Körmend, Pest (urbo). Li ordonis, ke la bienaj dokumentoj estu hungarlingvaj. Inter 1828 kaj 1848 li havis bienon en Érd, kiun Inundo de la Danubo (1838) forviŝis, poste li refondis la vilaĝon. Li donacis monojn al Hungara Scienca Akademio, Hungara Nacia Muzeo, Nacia Teatro (Budapeŝto), akademio kaj similaj. Li ricevis Ordenon de la Ora Ŝaffelo, krome 2 signifajn premiojn.
Lia publikaĵo redakti
- Gazdasági szótár (Ekonomia (biena) vortaro germana-hungara), 1831