Fülöp Láng
Fülöp Láng, laŭ hungarlingve kutima nomordo Láng Fülöp estis hungara operkantisto (baritono). Lia nomo eksterlande estis Lang Philipp.
Fülöp Láng | |
---|---|
Fülöp Láng | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1838 en Nagykanizsa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 18-an de majo 1900 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Fülöp Láng[1][2] naskiĝis en 1838 en Nagykanizsa, li mortis la 18-an de majo 1900 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Fülöp Láng ricevis kantolecionojn en Vieno de de:Richard Lewy. Li debutis en Lemberg, poste li havis rolojn en Hamburgo, Hanovro, Berlino, Roterdamo kaj Vieno, Munkeno kaj Nurenbergo. Lia hungara debuto okazis en 1869 en Nacia Teatro (Pest). Li estis kantisto de la teatro jardekon, post malfermo de la Reĝa Operejo de Budapeŝto li estis fondinta membro ĝis sia emeritiĝo en 1892. Li edziĝis en 1874.
Lia repertuaro (elekto) redakti
- Ludwig van Beethoven: Fidelio — Don Pizarro
- Gaetano Donizetti:
- Lucia di Lammermoor — Lord Henry Ashton
- Don Pasquale — Malatesta
- Ferenc Erkel:
- Bánk bán — Biberach; banuso Petur
- István király — episkopo Asztrik
- Károly Goldmark: Merlin — Lancelot
- Charles Gounod:
- Faŭsto (opero) — Valentin
- Romeo kaj Julieta (opero) — Mercutio
- Giacomo Meyerbeer:
- Die Afrikanerin — bramin (granda)
- Die Hugenotten — grafo Nevers
- Dinorah — Hoël
- Le Prophète — grafo Oberthal
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Don Giovanni — titolrolo
- Die Zauberflöte — maljuna pastro
- La geedziĝo de Figaro — grafo Almaviva
- Gioachino Rossini:
- Guillaume Tell — titolrolo, Gessler
- La barbiro de Sevilo — titolrolo
- Giuseppe Verdi:
- Il trovatore – grafo Luna
- Rigoletto — titolrolo
- Aida — Amonasro
- La traviata — Georges Germont
- Richard Wagner:
- Lohengrin – Telramund
- Die Meistersinger von Nürnberg – Sixtus Beckmesser
- Carl Maria von Weber: Der Freischütz (opero) – Ottokar