Füllinsdorf
Füllinsdorf | |
---|---|
![]() | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Liestal |
Koordinatoj | 47° 30′ 20″ N 7° 43′ 48″ O / 47.50556 °N, 7.73000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 20″ N 7° 43′ 48″ O / 47.50556 °N, 7.73000 °O (mapo) |
Areo | 4,62 km² |
Alteco | 340 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4414 |
Komunumkodo | 2825 |
![]() | |
Pri la komunumo Redakti
Füllinsdorf estas komunumo en la distrikto Liestal en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 4319 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio Redakti
Füllinsdorf situas ambaŭflanke de la rivero Ergolz norde de la kantonĉefurbo Liestal, al kies aglomeraĵo la komunumo apartenas.
Najbaraj komunumoj Redakti
La komunumo Füllinsdorf limas en nordo al Augst kaj Giebenach, en oriento al Arisdorf, en sudo al Liestal, kaj en okcidento al Frenkendorf kaj Pratteln.
Trafiko Redakti
La komunumo Füllinsdorf situas ĉe la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo al Olten, kiu estas servata per la regiona trajnlinio S3.
Historio Redakti
La unua dokumenta mencio de Füllinsdorf datiĝas el la jaro 825 kiel Firinisvilla.
En la jaro 1439 la vilaĝo fariĝis posedaĵo de la urbo Bazelo kaj estis atribuita al la voktejo Liestal.
Post la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1932 la komunumo fariĝis parto de la en 1833 nove fondita Kantono Bazelo Kampara.