Fürth

komunumo en Bavario, Germanio

La eksterdistrikta urbo Fürth [firt] situas en la distriktaro Meza Frankonio (Mittelfranken) de la germana federacia lando Bavario.

Fürth
Blazono
Fürth (Germanio)
Fürth (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Bavario
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Meza Frankonio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0911
Poŝtkodo 90762–90768
Aŭtomobila kodo
Oficiala Municipokodo 09563000
NUTS DE253
Subdivido Oficiale 3 urbaj distriktoj (Stadtbezirke) kun 18 statistikaj distriktoj
Politiko
Komunumestro Thomas Jung
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Königstraße 88
90762 Fürth
Demografio
Loĝantaro 131433 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 29′ N, 10° 59′ O (mapo)49.47833333333310.990277777778Koordinatoj: 49° 29′ N, 10° 59′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 294 m
Areo 63,35 km²
Oficiala retejo http://www.fuerth.de
vdr
urbodomo

Oriente ĝi kunkreskiĝis kun Nürnberg; inter la centroj de ambaŭ urboj estas apenaŭ 7 kilometroj. Fine de decembro 2022 la urbo havis 131 433 loĝantojn. Simile proksimas la urbo Erlangen; ĉiuj tri komunumoj formas urban triangulon kaj estas la kerno de la Metropola regiono Nurenbergo, unu el 11 "metropolaj regionoj" de Germanio.

La urbodomo, konstruita en italeca stilo inter 1840 kaj 1850, tre memorigas pri la Palazzo Vecchio en Florenco kaj estas la simbolo de la urbo.

urba teatro

Ĉar dum la mezepoko Fürth libere donis rifuĝon al judoj el najbaraj urboj, precipe al tiuj forpelitaj el Nürnberg, la urbo dum multaj jarcentoj havis la kromnomon "Frankona Jerusalemo". Pri tiu pasinteco memorigas interalie la "Juda Muzeo Frankona en Fürth" (Königstraße 89), malfermita dum 1999. La domo originas de la 17-a jarcento kaj estis enloĝita de judaj familioj ĝis fino de la 19-a jarcento. Plafonaj ornamaĵoj, historia Sukoto (juda simbola kabano el branĉoj kaj folioj) kaj Mikveo (juda religia banejo) en la kelo memorigas pri tiu tempo. En la domo, koncipita kiel renkontejo, ankaŭ troviĝas librejo kaj kafejo.