Făgăraș
Făgăraș [fəgəraŝ] (hungare: Fogaras, germane: Fogarasch) estas urbo en Rumanio laŭ la rivero Olt okcidente de Braŝovo. Administre apartenas al ĝi la vilaĝo Galați.
Făgăraș | |||
---|---|---|---|
municipo de Rumanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 505200 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 26 284 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 722 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 51′ N, 24° 58′ O (mapo)45.84222222222224.971388888889Koordinatoj: 45° 51′ N, 24° 58′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 36,41 km² (3 641 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Făgăraș [+] | |||
Loĝantoj
redaktiEn 1910 ĝi havis 6 579 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj), en 1992 44 931 (95 % rumanoj). En 2009 vivas proksimume 1000–1200 hungaroj en la urbo, sed ne funkcias lernejo en hungara lingvo.
Historio
redaktiĜia unua skriba mencio estas en 1291. Inter 1662 kaj 1690 ĝi estis la ĉefurbo de Transilvanio. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Fogaras). Inter 1892 kaj 1910 la deputito de la urbo en la parlamento de Hungario estis la verkisto Kálmán Mikszáth, je kies interveno konstruiĝis la gimnazio, en kiu inter 1908 kaj 1911 instruis la poeto Mihály Babits. Antaŭ la reformita preĝejo estas entombigita Kata Bethlen, grafino, verkistino.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapeŝto.
Renomaj personoj
redakti- Andor Ajtay (25-a de julio 1903 – Budapeŝto 9-a de majo 1975): aktoro, reĝisoro, laŭreato de Kossuth-premio (1954).
- Mikaelo Apafi la 1-a (Ebesfalva, 3-a de novembro 1632 – Fortikaĵo Fogaras, 15-a de aprilo 1690): reganto de Transilvanio.
- Mihály Babits: poeto, verkisto, eseisto tie instruis inter 1908 kaj 1911.
- János Balázs (n. 16-a de februaro 1953): ĵurnalisto.
- Béla Bicsérdy (Budapest, 20-a de marto 1872 – 7-a de decembro 1951, Billings, Montana, Usono): malkovrinto kaj populariginto de naturkuracado tie vivis inter 1916 kaj 1926.
- Gyula Bisztray (18-a de januaro 1903 – Budapest, 3-a de januaro 1978): literaturhistoriisto, bibliotekisto, universitata profesoro
- Károly Bisztray (26-a de majo 1822 – Nagyszeben, 21-a de marto 1911): oficiro, en 1848 tribunaljuĝisto, memuaristo.
- Elias Czaibert (? – Sibio, post 1672): nobeldevena saksa taglibroverkisto, poemaŭtoro.
- Carmen Daniela (15-a de februaro 1951): pianistino, instruistino.
- Sámuel Détsei 1703 – Székelyvaja, 25-a de januaro 1761): memuaristo.
- Ovid Densusianu (29-a de decembro 1873 – București, 8-a de junio 1938): filologo, poeto, kritikisto, literaturhistoriisto:
- László Egyed (12-a de februaro 1914 – Budapest, 11-a de julio 1970): geofizikisto, ano de la Hungara Scienca Akademio.
- Sámuel Falka (4-a de majo 1766 – Buda, 20-a de januaro 1826): presisto, liter-kaj kuprogravuristo.
- Lajos Gábos (8-a de januaro 1927 – Cluj-Napoca, 20-a de septembro 1988): geologo.
- Jenő Gagyi, etédi (17-a de aŭgusto 1880 - 4-a de januaro 1936): verkisto, poeto, ĵurnalisto.
- Dragoș Gănescu (*4-a de aprilo 1943): dekoraciartisto, ceramikisto.
- László Gáspár (31-a de decembro 1901 – Budapest, 2-a de aprilo 1958): ĵurnalisto, sciencpopulariga verkisto.
- András Giczy, Géczy (? – Fogaras, fino de decembro de 1614): grandbienulo, magnato, transilavania tronpretendanto.
- Ede Goldberger (21-a de februaro 1887 - Kluĵo, 11-a de februaro 1959): dermatologo
- Pál Jászberényi (unua parto de 1630-aj karoj – London, 1678?): gramatikverkisto.
- Levente Kocsárdi (*1974) aktoro.
- Miklós Parászka (*26-a de januaro 1953): aktoro, reĝisoro, direktoro de teatro Csíki Játékszín.
- Zsigmond Rákóczi (Sárospatak, 14-a de julio 1622 – Fogaras, 4-a de februaro 1652): generalo de sikuloj.
- Dávid Rozsnyai interpretisto pri turka lingvo, memuaristo
- László Salló (*23-a de majo 1953) literaturhistoriisto
- Béla Simon (15-a de decembro 1910 – Pécs, 30-a de oktobro 1980): pentristo, artpedagogo, laŭreato de Munkácsy-premio (1971).
- Mihai Sin (*5-a de novembro 1942): verkisto, publicisto.
- Dan Strâmbu (*3-a de septembro 1938): grafikisto.
- Adolf Schullerus (7-a de marto 1864 – Sibiu, 27-a de januaro 1928): germana etnografo, lingvisto, teologo.
- Fritz Schullerus (1866 - 1898, Cincu): pentristo
- János Szalárdi (Departemento Szatmár (reĝa departemento), 23-a de julio 1601 – Fogaras, antaŭ 27-a de septembro 1666): historiverkisto.
- András Tarpai Szilágyi (Tarpa, ? 1624 – Fogaras, ĉirkaŭ 1680): reformita eklezia verkisto.
- Mihály Tholdalagi, Toldaliagi (? , ĉirkaŭ 1670 – Fogaras, 1738): transilvania grandbienulo, magnato.
- Béla Vécsey (3-a de oktobro 1882 – Budapest, 24-a de februaro 1965): priforna inĝeniero, kandidato pri teknikaj sciencoj (1952).
- Zoltán Vécsey (3-a de marto 1892 – Sümeg, 31-a de marto 1984): verkisto, publicisto.
Fontoj
redakti- Artistoj Arkivigite je 2014-07-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Erdélyi magyar írók ligája Arkivigite je 2012-05-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Erdélyi magyar ki kicsoda, 2000.
- Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.
- Ki kicsoda Aradtól Csíkszeredáig, Pallas-Akadémia Könyvkiadó, Csíkszereda, 1997.
- Zoltán Banner: Erdélyi magyar művészet a XX. században, Képzőművészeti Kiadó, Budapest, 1990.
- Magyar Színházművészeti Lexikon
- Magyar Életrajzi Lexikon
- Nyugati magyar irodalmi lexikon és bibliográfia
- Romániai magyar irodalmi lexikon
- Romániai magyar ki kicsoda, 1997.
- Új magyar irodalmi lexikon, Akadémiai Kiadó, Budapest, 1994.