F.A. Supra Ligo

la supra vira futbala ligo de Anglio

La F.A. Supra Ligo (pro kontrakto kun patrono, nomata ankaŭ Barclays Premier League en Britio kaj English Premier League internacie) estas liga konkurso por piedpilkaj kluboj en Anglujo, situanta ĉe supro de angla ligsistemo, super La Futballigo, kaj tiel do la ĉefa konkurso de futbalo en Anglujo.

F.A. Supra Ligo
emblemo
nacia futbala ligo • profesia sporta ligo
Branĉo de • sistemo de futbalaj ligoj en Anglio vd
Branĉoj • 1992–93 FA Premier League
• 1993–94 FA Premier League
• 1994–95 FA Premier League
• 1995–96 FA Premier League
• 1996–97 FA Premier League
• 1997–98 FA Premier League
• 1998–99 FA Premier League
• 1999–2000 FA Premier League
• 2000–01 FA Premier League
• 2001–02 FA Premier League
• 2002–03 FA Premier League
• 2003–04 FA Premier League
• 2004–05 FA Premier League
• 2005–06 FA Premier League
• 2006–07 FA Premier League
• 2007–08 Premier League
• 2008–09 Premier League
• 2009–10 Premier League
• 2010–11 Premier League
• 2011–12 Premier League
• 2012–13 Premier League
• 2013–14 Premier League
• 2014–15 Premier League
• 2015–16 Premier League
• 2016–17 Premier League
• 2017–18 Premier League
• 2018–19 Premier League
• 2019–20 Premier League
• 2020–21 Premier League
• 2021–22 Premier League
• 2022–23 Premier League
• 2023–24 Premier League
• 2024–25 Premier League vd
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Fondita en 20-a de februaro 1992
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
F.A. Supra Ligo
F.A. Premier League
Emblemo
landoj: Anglio
Kimrio
konfederacio: UEFA
formacio: 20-a februaro 1992
nivelo en la piramido: 1
malpromocio al FA Ĉampioneco
hejmpokaloj FA Pokalo
Ligpokalo
internaciaj konkursoj Ligo de Ĉampionoj
Eŭropa Ligo
aktuala ĉampiono Chelsea (2014-2015)
televido Sky TV, ESPN
oficiala retejo: www.premierleague.com
Membroj 2010-2011

Superrigardo redakti

La Supra Ligo konsistas el la 20 plej altaj futbalaj kluboj en la angla futbala ligsistemo. Ĝi kreiĝs en 1992, kiam la alta tavolo da futbalaj kluboj amase disigis sin de La Futballigo post kontrakti kun la (tiam) nova BSkyB por vendi televid-elsendajn rajtojn je tre favora prezo. La nova nomo indikis nenion novan pri la reguloj aŭ la strukturo de la ligo, ĝi estis simpla ekzerco en komerca restrukturado kaj propagandado de remarkita produkto. Ĝi ĉiel alie samis la supran dividon ekzistintan en la antaŭa jaro.

La Supra Ligo posedas multajn el la plej bonaj ludistoj en la mondo, inkluzive de neangloj. Ĝi estas la plej profita futballigo en la mondo, ĝia tuta enspezo estis £1,3 miliardoj en 2003–04 laŭ Deloitte, je pli ol 50 % pli granda ol la dua konkursanto, Serio A en Italujo. Ĝia rango en UEFA-tabelo de Eŭropaj ligoj estas dua, surbaze de rezultoj en Eŭropaj matĉoj dum la lastaj kvin jaroj. Ĝin superis nur Hispanujo, kaj dum 2004–05, estis la plej bona ligo.

Konkursado redakti

En la Supra Ligo estas 20 kluboj. Dum ĉiu sezono, ĉiu klubo kontraŭludas ĉiun alian dufoje, unufoje ĉe propra stadiono, kaj unufoje vizitante la stadionon de alia, entute 38 matĉoj en ĉiu sezono por ĉiu klubo kaj 380 matĉoj por la ligo. Post ĉiu sezono, la tri malplej altaj teamoj estas malpromociitaj en la Ĉampionecon de Angla Futballigo. La du plej altaj teamoj de tiu ĉi ligo promociiĝas en la Supran Ligon, kune kun tria teamo - la gajninto en tornireto inter 3-a kaj 6-a teamoj.

La 4 plej altaj teamoj en la Supreco kvalifikas sin por la UEFA-Ligo de Ĉampionoj. La 5-a teamo aŭtomate kvalifikas sin por UEFA-Pokalo, kaj 6-a kaj 7-a povas kvalifiki sin depende de la rezulto de la torniro por FA-Pokalo kaj la Lig-Pokalo.

Dosiero:Premiership trophy.jpg
La Supra Lig-pokalo

Patronado redakti

Ekde 1993, la FA Supra Ligo havis patronon. La patrono havas la rajton nomi la ligon. Ĝis nun, ĉiuj patronoj uzas la nomon 'la Supreco' (Premiership, anglalingve). Ĉi-sube aperas listo de patronoj kaj nomoj uzataj de ili:

  • 1993–2001: Carling (FA Carling Premiership)
  • 2001–08: Barclays (Barclays Premiership; inter 2001-2004, ĝi portis la nomon Barclaycard Premiership)

Mondskala Videblo redakti

Sub la slogano "La Plej Granda Dramo Sur Tero", la FA Supra Ligo estas la plej populara kaj plej spektata sportligo en la mondo, sekvata de pli ol miliardo da homoj. Pli ol 260 alilandaj ludistoj ludas en la ligo, kaj 101 ludantoj de anglaj ligoj konkursis en la Mondpokalo en 2002. Ĝi estas multe spektata eksterlande, kaj matĉoj estas dissenditaj televide en 150 landoj. Supra-ligaj teamoj kiel Manchester United kaj stelaj ludantoj kiel Thierry Henry, Steven GerrardRuud van Nistelrooy fariĝis tutmondaj eminentuloj. La Supra Ligo estas speciale populara en Skandinavio, kaj pramistoj kursigas "pramojn de piedpilko" por norvegaj subtenantoj dezirantaj spekti siajn plej ŝatatajn teamojn en matĉoj.

Alilandanoj redakti

En 2000–01, la elcento de alilandaj ludistoj (tiuj, kiuj venas de ekster Britio) partoprenantaj la Suprecon estis 36. En la sezono 2004–05, tiu kalkulo pliiĝis al 45. La plej altan elcenton havas Arsenal, kies kalkulo estas 85 % (pliiĝinta de 64 % en 2000–01), kaj estas la plej alta por ĉiuj kluboj dum tiu periodo. Chelsea, aĉetita en 2003 de Roman Abramovich, perdis la duan rangon en tiu ĉi kategorio al Liverpool (72 %).

Historio redakti

La FA Supra Ligo formiĝis la 20-an de februaro 1992 kaj okazigis sian unuan sezonon en 1992–93. Tiu ĉi signifis la disiĝon de la 104-jaraĝa Futballigo, kiu funkciis ĝis tiam en 4 klasoj. Kelkaj eventoj en la 1980-aj jaroj klare signis ke necesis profundaj ŝanĝoj. En Anglujo la sporto estis en sia plej kaduka stato de iam. Stadionoj disfaliĝis, mankis bonaj rimedoj por spektantoj, senordo oftis, kaj anglaj futbalaj teamoj estis malpermesataj en Eŭropa konkursado. La malnova Unua Klaso fariĝis borso por vendi ludistojn, kaj multaj akceptis pli profitajn financajn aranĝojn sur la kontinento.

Radikala restrukturado necesis, se angla piedpiklo prosperu. Aperis la propono por establo de ligo, kiu eventuale allogu pli da mono al la sporto ĝenerale. La Interkonsento de la Fondintoj, subskribita la 17-an de julio 1991 de la plej sukcesaj kluboj, fiksis la bazajn principojn por la starigo de la FA Supra Ligo. La nova plej alta klaso estus komerce sendependa de la FA kaj la Futballigo. Tiel ĉi, la Supra Ligo estus libera negoci proprajn televidajn kaj patronajn kontraktojn.

En 1992 la Unuaklasaj kluboj amase detiris sin de la Futballigo kaj la 22-an de majo 1992 formiĝis la FA Supra Ligo kiel respondeclimigita kompanio havanta centran oficejon en la sidejo de la FA en Lancaster Gate.

En komenco la ligo havis 22 klubojn, tamen, pro insisto de FIFA, ke landaj ligoj reduktu la kvanton de matĉoj, la ligo reduktis sin al 20 kluboj en 1995, kiam 4 teamoj malpromociiĝis el la klaso kaj nur 2 teamoj promociiĝis. Okazas de tempo al tempo diskuto pri plu redukti la nombron al 18, sed ĉi tiam ne ekzistas konkretaj planoj tion fari.

Kluboj 2011–12 redakti

Klubo
Pozicio
2010–11
En 1-a ligo
ekde...
1-a divizio
ĉampionadoj
Lasta
ĉampionado
Arsenala,b 0033-a 1919–20 13 2003–04
Aston Villaa,b 00616-a 1988–89 7 1980–81
Chelseaa,b 0016-a 1989–90 4 2009–10
Evertona,b 0087-a 1954–55 9 1986–87
Fulham 0129-a 2001–02 0 n/a
Liverpoola,b 0078-a 1962–63 18 1989–90
Manchester Citya 0051-a 2002–03 3 2011–12
Manchester Uniteda,b 0022-a 1975–76 19 2010–11
Newcastle United 0215-a 2010–11 4 1926–27
Norwich Citya 00512-a 2011–12 2 n/a
QPRa 00517-a 2011–12 0 n/a
Reading 0051-a; ĉampioneco 2012–13 0 n/a
Southamptona 0052-a; ĉampioneco 2012–13 0 n/a
Stoke City 01114-a 2008–09 0 n/a
Sunderland 01313-a 2007–08 6 1935–36
Swansea City 00511-a 2011–12 0 n/a
Tottenham Hotspura,b 0044-a 1978–79 2 1960–61
West Bromwich Albion 02210-a; 2010–11 1 1919–20
West Ham United 0053-a; ĉampioneco 2012–13 0 n/a
Wigan Athletic 01615-a 2005–06 0 n/a

a: Fondinta membro
b: Konkursis en ĉiuj sezonoj de Supra Ligo

Ĉampionoj redakti

Ĉampionoj de la Supra Ligo
sezono ĉampiono sezono ĉampiono sezono ĉampiono sezono ĉampiono sezono ĉampiono
1992–93 Manchester United 1993–94 Manchester United 1994–95 Blackburn Rovers 1995–96 Manchester United 1996–97 Manchester United
1997–98 Arsenal 1998–99 Manchester United 1999–00 Manchester United 2000–01 Manchester United 2001–02 Arsenal
2002–03 Manchester United 2003–04 Arsenal 2004–05 Chelsea 2005–06 Chelsea 2006–07 Manchester United
2007–08 Manchester United 2008–09 Manchester United 2009–10 Chelsea 2010–11 Manchester United 2011–12 Manchester City

Eks-membroj de la Supra Ligo redakti

klubo
urbo
malpromociita

klubo
urbo
malpromociita

klubo
urbo
malpromociita
Barnsley F.C. Barnsley 1997–98 Birmingham City Birmingham 2010–11 Blackburn Rovers Blackburn 2011–12
Blackpool F.C. Blackpool 2010–11 Bolton Wanderers Bolton 2011–13 Bradford City Bradford 1998–99
Burnley F.C. Burnley 2009–10 Charlton Athletic Londono 2006–07 Coventry City Coventry 2000–01
Crystal Palace Londono 2004–05 Derby County Derby 2007–08 Hull City Hull 2009–10
Ipswich Town Ipswich 2001–02 Leeds United Leeds 2003–04 Middlesbrough Middlesbrough 2008–09
Nottingham Forest Nottingham 1998–99 Oldham Athletic Oldham 1993–94 Portsmouth F.C. Portsmouth 2009–10
Sheffield United Ŝefildo 2006–07 Sheffield Wednesday Ŝefildo 1999–00 Swindon Town Swindon 1993–94
Watford F.C. Watford 2006–07 Wimbledon F.C. Londono 1999–00 Wolverhampton Wanderers Wolverhampton 2011–12

Vidu ankaŭ redakti