János Fadrusz

(Alidirektita el FADRUSZ János)

FADRUSZ János (fadrus) (n. 2-a de septembro 1858 en Hungario en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio) , m. 26-a de oktobro 1903 en Budapeŝto) estis hungara skulptisto.

János Fadrusz
Persona informo
Naskiĝo 2-an de septembro 1858 (1858-09-02)
en Bratislavo
Morto 26-an de oktobro 1903 (1903-10-26) (45-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno
Familio
Edz(in)o Anna Deréky
Okupo
Okupo skulptisto
vdr
Skulptaĵo farita de Fadrusz
János Fadrusz en 1890

Biografio redakti

János Fadrusz komencis sian karieron kiel seruristlernanto. Inter 1875 kaj 1879 kiel stipendiulo studis en Vieno unue en la laborejo de portretoskulptisto Tilgner V. kaj ekde 1888 en la akademio.

Kreaĵoj ĉefaj redakti

Li gajnis la unuan premion pro sia skulptaĵo Kristo sur la krucoligno kaj en 1892 la grandan premion de la landa artsocieto en Budapeŝto. En 1894 li gajnis konkurse la komision por krei la skulptaĵon pri la hungara reĝo Matiaso la 1-a. La skulptaĵo, kiu estas lia ĉefkreaĵo, estis starigita en 1902 sur la ĉefplaco de Kolozsvár. Laŭ la pritakso de Károly Kós, ĝi estas la plej valora skulptaĵo, kiun iam ajn kreis iu hungara skulptisto. Lia skulptaĵo pri Miklós Wesselényi staras en Zilah.

Elektitaj disĉiploj redakti

Eksteraj ligiloj redakti