Futbala Klubo de Barcelono

Hispana futbala klubo
(Alidirektita el FC Barcelona)

Futbala Klubo de Barcelono, ankaŭ konata sub la neoficiala nomo Barça (IPA: /baɾsa/) estas kataluna sporta klubo, situanta en Barcelono, Katalunio. La klubo estas tre konata pro sia futbala teamo. Ĝi estis fondita en 1899 de grupo el svisaj, britaj kaj katalunaj sportistoj sub la gvido de Joan Gamper. La klubo fariĝis kvazaŭ-oficiala kataluna institucio, kio estas fiksita en ties slogano Més que un club (Pli ol klubo). La klubo estis unu el la fondintoj de La Liga en 1928, kaj kune kun Real Madrid kaj Athletic Bilbao estis forminta la Primera División (unuan kategorion). La klubo krome estis la unua ĉampiono de La Liga kaj en 1991-92 estis la unua venkinto de la eŭropa Ĉampiona Ligo.

FC Barcelona
futbala klubo • profesia sporta teamo • futbalteamo
Kluba nomo  Futbol Club Barcelona
Kromnomo Barça
(Mallonga por Barcelona)
Fondita  1899
Stadiono  Camp Nou
Barcelono, Katalunio
Kapacito  99.772
Prezidanto  Joan Laporta
Trejnisto  Xavi Hernández
Ligo  La Liga
2018-19  1-a pozicio
Oficiala retejo  www.fcbarcelona.com
Hejme
Ekstere
vdr

La ĉefa stadiono de la klubo estas Camp Nou kaj admirantoj de la klubo estas konataj sub la nomo culés. En Septembro 2006 la kvanto de socis (membroj de la klubo) atingis 151.127, samtempe en Junio 2006 la kvanto de penyes (oficiale registritaj kluboj de admirantoj) atingis 1782 en la tuta mondo.

En la klubo ankaŭ ekzistas rezerva teamo, FC Barcelona B, teamo de junuloj FC Barcelona C kaj kvar aliaj sportaj teamoj, FC Barcelona Bàsquet aŭ Regal pri basketbalo, FC Barcelona handbol aŭ Intersport pri handbalo (manpilkado), FC Barcelona Futsal aŭ Alusport pri futsalo kaj FC Barcelona Sorli Discau pri rulhokeo kiuj partoprenas en respektivaj turniroj. Krome estas multaj eminentaj teamoj de sportaj amatoroj, kiuj partoprenas turnirojn pri rugbeo, virina basketbalo, virina futbalo and basketbalo por handikapitoj. Estas jenaj teamoj FCB Rugby, UB-Barça kaj FC Barcelona-Institut Guttman. Pliaj amatoraj teamoj reprezentas la klubon en atletiko, basbalo, biciklado, sketado, kaj volejbalo.

Dum la sezono 2005-06, FC Barcelona estis la dua plej riĉa sporta klubo en la mondo, kun proksimuma monturno de 259,1 milionoj da Eŭroj.

Gratifikoj [1][2] redakti

 
Jubelo sur la stratoj de Barcelono.

Himno redakti

Tot el camp, és un clam, som la gent blaugrana, tant se val d'on venim, si del sud o del nord, ara estem d'acord, estem d'acord, una bandera ens agermana.

Blaugrana al vent, un crit valent, tenim un nom, el sap tothom: Barça!, Barça!, Barça!

Jugadors, seguidors, tots units fem força. Són molts anys plens d'afanys, són molts gols que hem cridat, i s'ha demostrat, s'ha demostrat, que mai ningú no ens podrà tòrcer.

Blaugrana al vent, un crit valent, tenim un nom, el sap tothom: Barça!, Barça!, Barça!

Nuna teamo 2014/15 redakti

n-ro pozicio lando futbalisto
1 G   Marc-André ter Stegen
2 D   Martín Montoya
3 D   Gerard Piqué
4 H   Ivan Rakitić
5 H   Sergio Busquets (vickapitano)
6 H   Xavi (kapitano)
7 A   Pedro Rodríguez
8 H   Andrés Iniesta (vickapitano)
9 A   Luis Suárez
10 A   Lionel Messi (vickapitano)
11 A   Neymar
n-ro pozicio lando futbalisto
12 H   Rafinha
13 G   Claudio Bravo
14 D   Javier Mascherano
15 D   Marc Bartra
16 D   Douglas
18 D   Jordi Alba
20 H   Sergi Roberto
21 D   Adriano
22 D   Dani Alves
23 D   Thomas Vermaelen
24 D   Jérémy Mathieu
25 G   Jordi Masip López



La kampa skemo de FC Barcelona en la sezono 2014/15.

Personalo redakti

Teknika personalo[3] redakti

Direktoro   Andoni Zubizarreta
Ĉeftrejnisto   Luis Enrique
Helptrejnistoj   Juan Carlos Unzué, Robert Moreno, Joan Barbarà
Fitnestrejnistoj   Rafel Pol
Golgardista trejnisto   Jose Ramón de la Fuente
Direktoro de akademio   Xevi Marcé

Eksa personalo redakti

Elektitaj eksprezidantoj redakti

Elektitaj eskmanaĝeroj redakti

Elektitaj eksludantoj redakti

     

Libroj redakti

  • Morbo: The Story of Spanish Football (2003), Phil Ball.
  • Barça: A People’s Passion (1998), Jimmy Burns.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti