Torino FC

(Alidirektita el FC Torino)

La klubo Torino FC (plennome Torino Football Club 1906 S.p.A.) estas futbalklubo el la piemonta ĉefurbo Torino en norda Italio.

Torino FC
futbala klubo • futbalteamo
Kluba nomo  Torino Football Club 1906 S.p.A. (akcia kompanio)
Fondita  la 3-an de decembro 1906
Stadiono  Olimpia stadiono de Torino
Kapacito  27 994
Prezidanto  Urbano Cairo
Trejnisto  Ivan Jurić
Ligo  unua ligo Serie A
2021/22  10-a pozicio
Oficiala retejo  www.torinofc.it
Hejme
Ekstere
vdr

La teamo nomatas "I Granata" („la malhelruĝaj“) laŭ la koloro de la klubaj vestaĵoj, la klubo "Il Toro" („la taŭro“) laŭ mallongigo de la kluba nomo respektive laŭ la kluba emblemobesto. De la jaro 1936 ĝis 1977 la klubo nomiĝis A.C. Torino kaj de 1977 ĝis 2005 Torino Calcio.

Aktuale, la trejnisto de la unua vira teamo estas Ivan Jurić.

Historio redakti

En 1900 kuniĝis la teamoj de la kluboj FC Torinese kaj Internazionale Torino, la nova teamo provizore tenis la nomon FC Torinese respektive pli longe Football Club Torinese. Ses jarojn pli poste iuj antaŭaj futbalistoj de la loke konkurenca klubo Juventus Torino aliĝis al la klubo FC Torinese an, kaj komune oni la 3-an de decembro 1906 fondis la novan klubon Foot Ball Club Torino.

La unua venko de nacia ĉampionado pro la komenciĝo de la Unua Mondmilito ne estis oficiale agnoskita. Same ĉampiona titolo de la sezono 1926/27 estis malagnostika, kiam konatiĝis ke defenda futbalisto de la konkurenca klubo Juventus Torino estis subaĉetita. Futbalisto kaj trejnisto de tiu legenda komenca epoko estis inter la jaroj 1906 kaj 1924 la pli posta nacia trejnisto Vittorio Pozzo, kiu ĝis la morto restis proksime ligita al la klubo. En sia tempo de trejnisto de la itala nacia teamo de futbalo inter la jaroj 1929 kaj 1948 li tre fidis je futbalistoj el Torino. En internacia matĉo la itala teamo foje komencis ludi per 11 torinanoj - 11 de la klubo Torino FC kaj unu de Juventus. En la sezono 1927/28 la klubo unuafoje gajnis la titolon de itala ĉampiono, nomata Scudetto. En la sezono 1936/37 la kluba nomo estis ŝanĝita al Associazione Calcio Torino, ĉar la faŝismaj regantoj de Italio ne toleris ne-italajn vortojn en klubaj nomoj.

Il Grande Torino redakti

Sian plej sukcesan periodon la klubo inter 1942 kaj 1949. La teamo de tiu tempo, gvide de la teamestro Valentino Mazzola, je la nomo Grande Torino (do "granda Torino") eniris la historion de futbalo kaj ĝis la nuntempo konsideriĝas inter la plej fortaj italaj futbalteamoj. La klubo inter la jaroj 1943 kaj 1949, interrompite per la Dua Mondmilito, kvinfoje sinsekve gajnis la titolon de itala ĉampiono kaj per tio superis la antaŭan rekordon de la klubo Juventus el la 1930-aj jaroj. La lasta el tiuj kvin venkoj tamen estis tragedia. Jam en la kvina plej lasta matĉa tago klaris la gajno de la ĉampiona titolo.

 
La historia Grande Torino en 1948-49, kiu malaperis tragedie dum aviadila akcidento 4-an de majo 1949.

Sekve feste la teamo faris aviadilan vojaĝon al Portugalio por amikece lukti kontraŭ la teamo de Benfica Lisbono. En la reflugo la 4-a de majo 1949 la aviadilo en densa nebulo paneis ĉe monteto de la urba teritorio de Torino - preskaŭ ĉiuj futbalistoj de la teamo mortis, krome iuj klubaj funkciuloj kaj tri akompanantaj ĵurnalistoj. El la teamo de Grande Torino pretervivis nur Sauro Tomà, kiu pro vundiĝo ne povis kunvojaĝi al Lisbono. La sezonon finis la kluba teamo de 16- kaj 17-jaruloj.

La klubo ne sukcesis kompensi tiun perdon. Post ne-elstara jardeko la teamo en 1959-1960 eĉ devis konkursi en la dua itala ligo Serie B, poste denove pliboniĝis kaj en la sezono 1975/76 eĉ denove havis la titolon de italaj ĉampionoj. Post la fino de la 1980-aj jaroj la teamo alternas inter la unua kaj dua ligoj, sen pliaj grandaj sukcesoj, krom gajno de la itala pokalo en 1993 kaj de la Mitropa-pokalo en 1991.

Sed ankaŭ en malfortaj jaroj la teamo ĉiam forte batalis en matĉoj kontraŭ la loka konkurenca teamo de la klubo Juventus.

Eksteraj ligiloj redakti