Ervin Fenyvesi

(Alidirektita el FENYVESI Ervin)

FENYVESI Ervin, ankaŭ Ervin FENYVESI (pron. fenjveŝi), naskiĝis en 1917, mortis la 12-an de januaro 2005 en Budapeŝto. Li estis longtempa laborinto en la Hungara E-Asocio, fakdelegito pri geografio, historio kaj naturismo, kaj redaktoro de la bulteno Naturista Vivo. Aktive esperantigis beletrajn kaj fakajn tekstojn, precipe por Hungara Vivo.