Forumo Internacia pri Softvaro Libera

(Alidirektita el FISL)

La Forumo Internacia pri Softvaro Libera (FISL) okazas ĉiujare en la urbo Porto Alegre, RS, Brazilo. Oni konsideras ĝin unu el la plej grandaj eventoj pri libera softvaro el la mondo, pro tio ke ĝi ebligas diskutadon teknikan, politikan kaj socian pri libera programaro. Ĝi kunigas diskutojn, prelegojn, gravulojn kaj novaĵojn naciajn kaj internaciajn de la mondo de libera programaro.

Fermo de la Forumo de 2004 kun la prezento de brazila Krea Komunaĵo.
Esperantistaj programistoj en FISL 2012.

FISL 13 redakti

FISL 13 okazos dum la periodo ekde la 25-a ĝis la 28-a de julio 2012, en la Centro de Eventoj de PUCRS, en Porto Alegre.

FISL 12 redakti

La 12-a okazigo de FISL okazis de la 29-a de junio ĝis la 2-a de julio 2011, kaj ties ĉeftemo estis Reta Neŭtraleco, ĉar oni kredas ke la enhavoj devas esti egale alireblaj por ĉiu homo sen interferenco sur la reta trafiko.

La raporto de FISL 12[1] registras ke entute 6.914 personoj ĉeestis la aranĝon.

Ĉi tiu estis la unua fojo, kiam la retejo de FISL estis tradukita en Esperanton.

FISL 11 redakti

FISL 11 okazis ekde la 21-a ĝis la 24-a de julio 2010. Entute ĉeestis 7.511 partoprenantoj, dise tra prelegoj, metiejoj kaj debatoj. Ĉi tiu estis la unua fojo kiam FISL havis tradukon al LIBRAS (brazila gesta lingvo). Krom la rekorda nombro da aktivaĵoj, FISL11 rekordis je nombro da volontuloj: estis 84 homoj kiuj helpis konstrui la aranĝon kune kun la organizteamo.

FISL 10 redakti

FISL 10 okazis ekde la 24-a ĝis la 27-a de junio 2009, markita per la ĉeesto de gravuloj kiel Jon "maddog" Hall, Richard Stallman kaj Peter Sunde, kreinto de The Pirate Bay. Kun 8.232 aliĝintoj, FISL 10 fariĝis la plej granda FISL ĝis nun[2].

Tiu-jare, oni rezignis pri la nomoj kvazaŭ versioj kaj ekuzis platajn ciferojn.

FISL 9.0 redakti

En 2008, oni atingis 7.417 aliĝintojn el 21 landoj[3]. La ofta partoprenanto Jon "maddog" Hall kaj aliaj gravuloj kiel Louis Suarez-Potts de OpenOffice.org ĉeestis tiu-jare, kaj ankaŭ entreprenoj kiel Sun Microsystems, Google kaj Intel.

FISL 8.0 redakti

La reokazigo de 2007 de FISL okazis en la Centro de Eventoj FIERGS kaj havis 5363 partoprenantojn [4].

Inter la rimarkindaj partoprenoj, oni povas mencii Keith Packard de X.org, Simon Phipps de Sun, Louis Suarez-Potts de OpenOffice.org, krom la ankaŭ-ĉeestantaj entreprenegoj Sun Microsystems, IBM kaj Intel.

Léa Fagundes, instrua kunordiganto de la projekto OLPC (One Laptop Per Child — po unu tekkomputilo por infano) en UFRGS, prezentis la prototipon de la komputileto.

FISL 7.0 redakti

FISL 6.0 redakti

V FISL redakti

IV FISL redakti

III FISL redakti

II FISL redakti

I FISL redakti

La unua okazigo de FISL (tiam nomata per romiaj ciferoj) okazis dum la 4-a kaj 5-a de majo 2000, en Universidade Federal do Rio Grande do Sul (UFRGS). La ĉefaj aktivaĵoj temis pri analizado de uzoj de libera programaro kaj pri konceptoj de libera programaro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Raporto de FISL 12[rompita ligilo]
  2. Raporto de FISL 10[rompita ligilo]
  3. Raporto de FISL 9.0[rompita ligilo]
  4. Raporto de FISL 8.0[rompita ligilo]