Heil Hitler estas naziepoka germana saluto. Ĝi estis uzata ankoraŭ antaŭ tio, ol NSDAP ekregis en Germanio, sed precipe en tempoj de la Tria regno, kiam ĝi iĝis ĝenerala saluto kaj montro de simpatio al Adolf Hitler.

Salutado de Hitler, 1935
Charlie Chaplin parodias la hitleran saluton Heil Hitler en la filmo The Great Dictator, Usono, 1940 (la filmo havas kvazaŭ-Esperantajn signojn) (1940)

La salutado estis uzata dum ĉiuj renkontiĝoj, kiam ĝi estis akompanata ankoraŭ per levo de la dekstra brako en nivelo de la ŝultro; tiu salutgesto estis simila al tiu de la italaj faŝistoj, kiuj ŝajne klopodis imiti la saluton de la romianoj. La 24-an de julio 1944 ekvalidis ordono, laŭ kiu la esprimo Heil Hitler estis deviga saluto inter ĉiuj armeanoj de la Tria regno.

Hitlera Junularo en Berlino, 1933
La germanaj lernantoj kun la Heil Hitler (Deutscher Gruß), 1934
La karikaturo de Herbert Marxen: Wollt ihr den totalen Krieg?, ĉ. 1945

Vidu ankaŭ redakti