Faŭstulo estis laŭ legendo la reĝa paŝtisto, kiu trovis kaj edukis Romulon kaj Remon, la mitajn fondintojn de la urbo Romo.

Faŭstulo
fikcia homo
Informoj
Sekso vira
Okupo paŝtisto
Edzo/Edzino Aka Larentia
vdr
Pietro da Cortona: Faŭstulo alportas trovitajn ĝemelojn hejmen (1643)

Legendo redakti

Ĝemelojn de la reĝa origino ilia onklo metis en korbeton kaj ĵetigis en riveron. La knabojn trovis kaj mamnutris lupino. En lupa kuŝejo ilin trovis Faŭstulo, kies edzino Larentia edukis ilin. Sed Faŭstulo scietis, ke la knaboj povus esti el la reĝa familio. Ilia patro Numitoro rekonis ilin kaj helpis al ili la onklon subigi kaj mortigi. Poste ili fondis novan urbon, kiun nomis laŭ Romulo - Romo.

Kritiko kaj efiko redakti

La legendo estis jam en la antikvaj tempoj multfoje literature prilaborita, ekzemple de Tito Livio. Sed jam Livio la legendon interpretas kritike kaj cerbumas, kiel ĝi povis ekesti. Estas versio laŭ kiu paŝtistoj Larentian nomis "lupino", kio signifis prostituistinon. La aliaj onidire la legendon komprenas kiel klarigo de la malnova paŝtista festo Luperkalo (la 15-an de februaro), dediĉita al protekto de brutaroj kontraŭ lupoj.

Mamnutranta lupinio estas bildigita sur kelkaj romiaj moneroj, antikvaj reliefoj kaj statuoj kaj sur pentraĵoj, ĉefe el la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj.

Resendoj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Faustulus en la ĉeĥa Vikipedio.