La Fabia Societo, en angla Fabian Society, fondita la 4-an de Januaro 1884 en Londono, estis brita socialisma movado kies celo esti avanci en la aplikado de la principoj de socialismo pere de laŭgradaj reformoj de demokratio, pli ol per revoluciaj renversoj.[1][2] Ĝi estas konata ankaŭ kiel kreinto de la fundamento de tio kio poste estos la Brita Laborista Partio.

Fabia Societo
emblemo
pensfabriko
Komenco 4-a de januaro 1884 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Londono
Fondinto(j) Edith Nesbit • Hubert Bland vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Sidejo de la Fabia Societo, en Londono.

Inter plej elstaraj membroj de la Fabia Socio estis la dramaturgo George Bernard Shaw, la anarkiisto Charlotte Wilson, la feministo Emmeline Pankhurst kaj la verkisto H. G. Wells. La fondintoj estis Sidney Webb kaj lia edzino Beatrice Webb.

La fabianoj karakteriziĝis pro sia pragmatismo, for de utopiaj idealoj, kio kondukis ilin al atento nur al la konkretaj vojoj kiujn la socialismo povas havi en Granda Britio. Socialismo por ili konsistis ne en revolucia movado, sed en la disvolvigo kaj la evoluo de la institucioj jam ekzistantaj en direkto al socialismo. For de la tradicio de marksismo kaj kontraŭaj al la revolucio, ili proponis atingi la socialismon pere de la «laŭgrada etendo de la voĉdonrajto kaj la transigo de rentoj kaj interezoj al la Ŝtato, ne tuj, sed iom post iom», kiel skribis en 1889 Bernard Shaw, la plej bone konata fabiano.[3]

Notoj redakti

  1. George Thomson (1a de Marto 1976). The Tindemans Report and the European Future.
  2. Margaret Cole. (1961) The Story of Fabian Socialism. Stanford University Press. ISBN 978-0804700917.
  3. Ruiz Miguel, 2002, p. 225-227.

Bibliografio redakti

  • Ruiz Miguel, Alfonso (2002) [1991]. «La socialdemocracia». En Fernando Vallespín, ed. Historia de la Teoría Política, 4. Historia, progreso y emancipación. Madrid: Alianza Editorial. pp. 207–257. ISBN 84-206-7307-2.
  • George Bernard Shaw: Manual de socialismo y capitalismo para mujeres inteligentes Arkivigite je 2020-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
  • Howell, David. (1983) British Workers and the Independent Labour Party, 1888–1906. Manchester: Manchester University Press.
  • McBriar, A.M.. (1962) Fabian Socialism and English Politics, 1884–1918. Kembriĝo: Cambridge University Press.
  • McKernan, James A. "The origins of critical theory in education: Fabian socialism as social reconstructionism in nineteenth-century Britain." British Journal of Educational Studies 61.4 (2013): 417-433.
  • Pease, Edward R.. (1916) A History of the Fabian Society. Nov-Jorko: E.P. Dutton & Co.
  • Radice, Lisanne. (1984) Beatrice and Sidney Webb: Fabian Socialists. Londono: Macmillan.
  • (1931) Fabian Essays in Socialism. London: Fabian Society.
  • MacKenzie, Norman & Jeanne. (1977) The First Fabians. Londono: Weidenfeld and Nicolson.

Eksteraj ligiloj redakti