Strato Fabriĉnaja (Tjumeno)

strato en Tjumeno (Rusio)

La strato Fabriĉnaja (ruse улица Фабричная) en Tjumeno (Rusio) troviĝas en la Centra administra distrikto kaj longas 545 metrojn.

Strato Fabriĉnaja
улица Фабричная

Vido de komenco de la strato
strato
Lando: Rusio
Regiono: Tjumena provinco
Urbo: Tjumeno
Distrikto: la Centra administra distrikto
Urboparto: Centro
Geografia situo 57° 14′ 54″ N, 65° 56′ 25″ O (mapo)57.24843333333365.940175Koordinatoj: 57° 14′ 54″ N, 65° 56′ 25″ O (mapo)
Strato Fabriĉnaja (Tjumena provinco)
Strato Fabriĉnaja (Tjumena provinco)
DEC
Strato Fabriĉnaja
Strato Fabriĉnaja
Finpunktoj strato Maksim Gorkij kaj strato Ĥolodilnaja
Antaŭaj nomoj: 4-я Механическая (la 4-a Meĥanika), 4-я Машаровская (la 4-a Maŝarova)
Indekso: 625048
Longeco: 550 m
Larĝeco: 20-27 m
Commons: Fabrichnaya Street (Tyumen)
Itinero
de strato Maksim Gorkij al strato Ĥolodilnaja
strato Maksim Gorkij (0 m)
strato Melniĉnaja (327 m)
strato Ĥolodilnaja (545 m)
vdr
Domo N 1
Domo N 5
Enirejo de kvartalo "Trojka"
Kvartalo "Trojka"
Manĝaĵvendejo "Pjatjoroĉka" en domo N 9
Kafejo-sukerejo en domo N 9
Superbazaro "Metropolis" en domo N 9
Kruciĝo de la stratoj Fabriĉnaja kaj Melniĉnaja
Amasloĝejo en domo N 20a
Pado laŭlonge de domo N 17
Domo N 20
Amasloĝejo en domo N 22
Vido de strato Ĥolodilnaja

Situo redakti

Ĝi etendiĝas inter la stratoj Maksim Gorkij kaj Ĥolodilnaja, paralele al strato Respubliko, la ĉefa strato de la urbo, kaj situas norde de ĝi, sekvante straton Meĥaniĉeskaja. Krom la du finaj stratoj, inter kiuj ĝi etendiĝas, la strato Fabriĉnaja havas kruciĝojn kun la strato Melniĉnaja kaj strato Saltikov-Ŝĉedrin.

Historio redakti

Tiu ĉi urboparto formiĝis rande de la urbo fine de la 19-a — komence de la 20-a jarcentoj, sekvante surlokan kreadon de fabrikoj kaj metiejoj. La plej granda produktejo estis la apuda gisfera fabriko de Maŝarov, do stratoj nomiĝis simple — Maŝarovskaja (la Maŝarova) kaj diferenciĝis nur laŭ numeroj: de la 1-a ĝis la 4-a[1].

En 1919 la fabriko seniĝis je la nomo de la burĝo-fondinto kaj eknomiĝis “Meĥanik” (Meĥanikisto). En 1922 okaze de la jubileo de la Oktobra revolucio estis alinomitaj ĉiuj kvar Maŝarov-stratoj. La 1-a iĝis Meĥaniĉeskaja (Meĥanika) kaj tiel nomiĝas ĝis nun. La aliaj unue ricevis nomojn de lokaj bolŝevistoj, poste estis rebaptitaj kiel Meĥaniĉeskaja (la Meĥanika), poste denove ŝanĝis la nomojn[1].

Fine la strato Ĉapajev (dum ioma tempo la 3-a Meĥanika) tute malaperis, la strato Stankostroitelej (antaŭe Staĥanov, antaŭe la 1-a Meĥanika) ŝrumpis ĝis du domnumeroj kaj nur strato Fabriĉnaja (la Fabrika; antaŭe la 4-a Meĥanika) plu ekzistas kaj en la 2000-aj jaroj eĉ estis prikonstruata de la elitaj loĝdomoj forme de kvartalo “Trojka” (Triopo)[1].

Ĝenerala karakterizo redakti

La strato Fabriĉnaja origine konsistis el unuetaĝaj lignaj dometoj de malriĉaj proletoj, kiuj grandparte estis ĵusbakitaj urbanoj venintaj el kamparo. En la 1970-aj jaroj ili estis anstataŭigitaj per novaj, plejparte kvinetaĝaj domoj, kio tute ŝanĝis aspekton de la strato. Interalie tio grave influis sistemon de domnumeroj, en kiu mankas multaj numeroj, ĉar unu nova domo okupis spacon, kie troviĝis pluraj lignaj dometoj.

La saman sorton havis apudaj stratoj, do eĉ oficiala kaj reala nombro de la domoj sur la strato Fabriĉnaja malsamas. Oficiale tie staras 10 domoj, sed reale al tiu nombro necesas aldoni ankaŭ la domon kies oficiala adreso estas la strato Saltikov-Ŝĉedrin 3, ĉar ĝi staras en la sama vico kun aliaj domoj, inter la domoj Fabriĉnaja 6 kaj Fabriĉnaja 20a kaj la plej proksima domo sur la strato Saltikov-Ŝĉedrin troviĝas 420 metrojn sude, trans la strato Respubliko. Tio estas tipa kazo por Tjumeno, kaŭzita de kompleta malapero de respektiva parto de la strato, kies sola restaĵo estas la menciita domo.

Ĉiuj domoj sur la strato Fabriĉnaja estas loĝataj. La unuaj etaĝoj parte (en Fabriĉnaja 9 komplete) estas okupitaj de vendejoj, frizejoj kaj aliaj servicoj. Ĉiuj ĉi komercejoj estas iamaj apartamentoj, elaĉetitaj ĉe iliaj posedantoj kaj alikonstruitaj, kio estas tre populara afero en la urbo.

En 2015 Fabriĉnaja estis inter dek stratoj de Tjumeno kun plej alta averaĝa kosto de loĝejoj[2].

Domoj redakti

De strato Maksim Gorkij ĝis strato Melniĉnaja redakti

Maldekstra flanko redakti

Domo N 1 staras ĉe angulo de la stratoj Fabriĉnaja kaj Maksim Gorkij, kaj havas du fasadojn — po unu al ĉiu strato. Ĝi estas konstruita el helgrizaj slaboj en 1998. La domo havas 10 etaĝojn kaj 4 ŝtuparejojn[3]. La unuan etaĝon kaj parton de la kelo okupas vendejoj kaj oficejoj: du baroj, apoteko, vojaĝagentjeo, notario, belecsalono, asekurejo, frizejo, nemoveblaĵa agentejo, okulvitraj vendejo kaj riparejo, banko “Vostoĉnij”, vendejo de barataj vestoj kpt.

Ĝin sekvas la elita kvartalo Trojka (Triopo), kiu sur strato Fabriĉnaja konsistas el kvar domoj: N 5, 7, 7/1, 9. Ĝi aperis en 2005-2008 sur loko de la Tjumena felbota fabriko, ĉe maldekstra flanko de la strato. La konstruado komenciĝis en 2005 kaj finiĝis en februaro 2008. Ĝin konstruis loka firmao Sibintel, kiu samtempe konstruis kvartalon Daudel trans la strato Maksim Gorkij. Trojka estas konsiderata kvartalo de komerca klaso. La tuta kvartalo estas ĉirkaŭbarita kaj gardata 24 horojn tage. Por ĉiu apartamento haveblas almenaŭ du parkumlokoj[4].

La domoj estas brikaj, kun flavaj fasadoj. Domoj N 5, 7 kaj 7/1 estas 8-etaĝaj kaj havas po unu ŝtuparejo. Domo N 9 havas 15 etaĝojn kaj 2 ŝtuparejojn. La domoj N 5, 7 kaj 9 havas fasadojn al strato Fabriĉnaja dum la domo N 7/1 situas en la korto. Domo N 9 (konstruita en 2012)[5] staras ĉe angulo de la stratoj Fabriĉnaja kaj Melniĉnaja. Ĝia meza parto estas 2-etaĝa kaj konsistas sole el vendejoj kaj kafejoj.

En kvartalo “Trojka” troviĝas pluraj komercejoj: manĝaĵvendejo “Pjatjoroĉka”, superbazaro “Metropolis”, bakejo-kafejo, kelkaj klinikoj (inkluzive de unu kardiologia), banko “Sojuznij”.

Dekstra flanko redakti

Domo N 6 (1977)[6] estas farita el malhelgrizaj slaboj. Ĝi estas 5-etaĝa kaj havas 8 ŝtuparejojn. En la unua etaĝo, krom apartamentoj, haveblas instrujejo, du frizejoj kaj ungoŝminka salono kun vendejo de ungoŝminkaĵoj.

Ĝin sekvas la domo kun adreso strato Saltikov-Ŝĉedrin 3 (1968)[7]. Ĝi estas brika, 5-etaĝa kaj havas 4 ŝtuparejojn. En la unua etaĝo troviĝas du frizejoj, du belecsalonoj, disverŝa biervendejo, nemoveblaĵa agentejo kaj distribua punkto de retvendejo.

Domo N 20a (1972)[8] estas la brika 5-etaĝa komunloĝejo. Antaŭe ĝi apartenis al la Tjumena felbota fabriko, kiu troviĝis rekte trans la straton. Post privatigo de la fabriko la komunloĝejo estis transdonita al la municipo. Kiel plejparto de la municipaj amasloĝejoj ĝi troviĝas en plorinda stato. En la unua etaĝo funkcias ŝuriparejo, ŝavarmo-budo kaj manĝaĵvendejo. La konstruaĵo estas en malbona stato pro nesufiĉa prizorgado, pri kio ĝia loĝantaro kaj prizorga firmao akuzas unu la alian. Malgraŭ loka riparado foje brikoj elfalas en la muroj, kelo ofte estas akvoplena, muroj en la ĉambroj kovritaj je ŝimo. La aŭtoritatoj planas ĝian kompleksan riparadon[9].

De strato Melniĉnaja ĝis strato Ĥolodilnaja redakti

Maldekstra flanko redakti

Domo N 17 (1970)[10] estas 5-etaĝa kaj havas 8 ŝtuparejojn. Ĝi estas farita el slaboj, de tempo al tempo farbataj. En la unua etaĝo krom apartamentoj troviĝas manĝaĵvendejo, florvendejo, kosmetika vendejo. Antaŭ la domo kreskas herboj kaj arboj, trotuaro mankis kaj nur en la 2000-aj jaroj formiĝis pado tra la verdaĵoj.

Post la domo N 17 troviĝas rubujo kaj post ĝi, ĉe angulo kun la strato Ĥolodilnaja staras budo, kie aĉeteblas legomoj kaj fruktoj.

Dekstra flanko redakti

Domo N 20 (1970)[11] estas brika, 5-etaĝa, kun 4 ŝtuparejoj. En la unua etaĝo ĉe ĝiaj kontraŭaj flankoj troviĝas apoteko kaj florvendejo.

Domo N 22 (1971)[12] estas brika, 5-etaĝa komunloĝejo. Antaŭe ĝi apartenis al la Tjumena fiŝreta fabriko, kiu situis cent metrojn for en la strato Ĥolodilnaja, sed post ĝia privatigo estis transdonita al la municipo kaj nun troviĝas en plorinda stato. En la unua etaĝo funkcias manĝaĵvendejo kaj dentokuracejo. La domo estas en malbona stato, pro kio ĝia loĝantaro kaj prizorga firmao akuzas unu la alian[13]. En 2016 el ĝiaj muroj kelkloke elfalis brikoj, sed la aŭtoritatoj plu ne konsideras ĝin averia[14].

Trafiko redakti

Meze de la strato iras dustria asfaltita aŭtovojo kun ambaŭdirekta trafiko. Semaforoj staras ĉe T-forma kruciĝo kun la strato kaj Ĥolodilnaja kaj ĉe kruciĝo kun la strato Melniĉnaja. La T-forma kruciĝo kun la strato Maksim Gorkij estas sensemafora kaj sin turni maldekstren ĉi-loke estas malfacile. En 2013 ĝi estis agnoskita inter la plej danĝeraj stratkruciĝoj en Tjumeno[15]. La semaforoj funkcias en aŭtomata reĝimo. La ĉefa vojo ĉiam sekvas laŭlonge de la strato kaj finiĝas ĉe kruciĝoj kun la stratoj Maksim Gorkij kaj Ĥolodilnaja.

Haveblas poŝformaj parkumejoj laŭlonge de la strato. Oni povas parkumi la aŭton ankaŭ en la kortoj, escepte de la elita kvartalo “Trojka” (Fabriĉnaja 5, 7, 7 korpuso 1, 9), kiu havas barieron kun gardisto.

Zebrostriaj pasejoj haveblas ĉe ĉiuj semaforoj. Plia pasejo situas inter la domoj Fabriĉnaja 6 kaj Saltikov-Ŝĉedrin 3, kio ebligas transiri la straton rekte ĉe enirejo de la elita domaro “Trojka”.

Ambaŭflanke haveblas asfaltitaj trotuaroj. Laŭlonge de la domo Fabriĉnaja 17 trotuaro iras laŭ iama herbobedo, inter arboj, kaj estas fakte improvizita pado. Mankas apartaj vojoj kaj parkumejoj por bicikloj.

Publika transporto redakti

Laŭ la strato ne veturas busoj aŭ busetoj, sed sur ambaŭ flankoj de la strato Ĥolodilnaja, 50 metrojn for de kruciĝo kun strato Fabriĉnaja troviĝas du bushaltejoj, de kiuj eblas veturi en ambaŭ direktoj per busoj (itineroj 1, 19, 49, 60).

La strato Respubliko situas 300 metrojn suden kaj tie troviĝas pluraj bushaltejoj, tra kiuj veturas multaj busoj kaj itineraj taksioj.

Infrastrukturo redakti

Al la strato Fabriĉnaja mankas iuj ajn sociaj aŭ ŝtataj institucioj, sed ili troviĝas proksime, en piedira distanco.

La poŝtoficejo kun indekso 625048 troviĝas en strato Meĥaniĉeskaja 27.

La infanvartejo N 51 troviĝas en strato Meĥaniĉeskaja 51.

La mezlernejo N 37 troviĝas en strato Ĥolodilnaja 78.

La biblioteko N 15 troviĝas en strato Minskaja 98.

La municipa kliniko N 4 troviĝas en strato Maksim Gorkij 39.

La balotejo kutime funkcias en la Tjumena drama teatro (strato Respubliko 129).

La policejo troviĝas en strato Maksim Gorkij 41a.

La fajrobrigadejo N 14 troviĝas en strato Maksim Gorkij 72, komence de la strato Fabriĉnaja.

En kvinminuta distanco troviĝas Placo de la 400-jariĝo de Tjumeno, skvaro de Djakonov-Djaĉenko (ambaŭ en strato Respubliko), la Tjumena drama teatro, sportejo “Priboj” (Tajdo), infana, danca kaj adoleskanta kluboj, stadiono “Strojmaŝ”. La plej proksima aĉetcentro kun plurhala kinejo kaj fitnesklubo estas Goodwin en strato Maksim Gorkij 70, ankaŭ en kelkminuta distanco.

Socia fono redakti

Dum plejparto de sia historio la strato havis proletan karakteron, same kiel ĉirkaŭa areo. En Fabriĉnaja loĝis laboristoj de la Tjumena felbota fabriko, Tjumena fiŝreta fabriko kaj Tjumena motora fabriko. La du unuaj fabrikoj komence de la 2000-aj jaroj tute kolapsis, do karaktero de la loĝantaro ŝanĝiĝis. Pli riĉaj homoj translokiĝis al novaj domoj, plejparte en aliaj stratoj. Multaj apartamentoj estas luigataj. Tamen ĝenerale la strato estas trankvila kaj sekura.

En strato Fabriĉnaja kaj transversa al ĝi strato Melniĉnaja loĝas multe da blinduloj kaj malbonvidantoj, kies entrepreno kaj sidejo de la Rusia Societo de blinduloj troviĝas tie. Ili pledas pri neceso adapti al iliaj bezonoj lokan infrastrukturon, sed sen gravaj rezultoj[16].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Stanislavo Belov (2019-05-23) Stratoj de Tjumeno: labirinto de nomoj kaj historio (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-05-25. Alirita 2019-05-25.
  2. Семен Кирпичников (2016-11-28) Топ-10 самых дорогих улиц Тюмени (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-03-03. Alirita 2021-03-03.
  3. Анкета дома «г. Тюмень, ул. Фабричная, 1» (ruse). Дом.МиниЖКХ. Alirita 2019-08-16.
  4. Сергей Шилов (2008-02-07) Строительство «Тройки» завершено (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-03-03. Alirita 2021-03-03.
  5. Анкета дома «г. Тюмень, ул. Фабричная, 9» (ruse). Дом.МиниЖКХ. Alirita 2019-08-16.
  6. Анкета дома «г. Тюмень, ул. Фабричная, 6» (ruse). Дом.МиниЖКХ. Alirita 2019-08-16.
  7. Анкета дома «г. Тюмень, ул. Салтыкова-Щедрина, 3» (ruse). Дом.МиниЖКХ. Alirita 2019-08-16.
  8. Анкета дома «г. Тюмень, ул. Фабричная, 20 А» (ruse). Дом.МиниЖКХ. Alirita 2019-08-16.
  9. Артур Галиев (2020-07-13) Трещины по стенам, тёмный и мокрый подвал: как живут жители тюменского общежития в центре города (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-08-03. Alirita 2021-03-03.
  10. Анкета дома «г. Тюмень, ул. Фабричная, 17» (ruse). Дом.МиниЖКХ. Alirita 2019-08-16.
  11. Анкета дома «г. Тюмень, ул. Фабричная, 20» (ruse). Дом.МиниЖКХ. Alirita 2019-08-16.
  12. Анкета дома «г. Тюмень, ул. Фабричная, 22» (ruse). Дом.МиниЖКХ. Alirita 2019-08-16.
  13. Анастасия Жердина (2016-12-21) Жильцы дома на улице Фабричной жалуются на треск стен (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-01-20. Alirita 2021-03-03.
  14. Радик Енчу (2020-09-30) «Только всё разрушили. Унитазы сломаны»: жители тюменского общежития возмущены ремонтом в многоэтажке (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-09-19. Alirita 2021-03-03.
  15. Николай Коляскин (2013-11-22) Топ-5 опасных перекрестков Тюмени (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-03-03. Alirita 2021-03-03.
  16. Лидия Шумкова (2014-11-19) Квартал для слабовидящих тюменцев требует особого благоустройства (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-03-03. Alirita 2021-03-03.