Fago

genro de plantoj

Fago (Fagus) estas holarktisa genro de dek specioj de deciduaj arboj en la familio fagacoj. Ili devenas de Eŭropo, Azio, kaj Nordameriko. Ili estas ekonomie gravaj arboj kun globformaj, long-pedunklaj virseksaj amentoj kaj kun inseksaj amentoj sur mallongaj, rigide staraj pedunkloj. La fruktoj estas po du triangulaj nuksoj en moldorna kupulo el kunkreskintaj brakteoj. Ili estas manĝeblaj sed iomete amargustaj pro la alta titro da tanino. La ligno estas tre multe utiligata, valora. Mez-Eŭropa arbo, kiu ŝatas malsekan klimaton. Kreskas 30-48 m, la arbokrono estas fermita, surfunde kreskas nur malmultaj arbustoj, herboj. Toleras ombron. La ŝelo estas glata kaj griza ĉe la pli maljunaj arboj.

Faga arbaro
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fago
Folioj kaj semoj de Eŭropa fago
Folioj kaj semoj de Eŭropa fago
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Fagacoj Fagaceae
Genro: Fago Fagus
L.
Specioj

Fagus crenata - Turna fago
Fagus engleriana - Ĉina fago
Fagus grandifolia - Grandfolia fago
Fagus hayatae - Tajvana fago
Fagus japonica - Japana fago
Fagus longipetiolata - Sudĉina fago
Fagus lucida - Brila fago
Fagus mexicana - Meksika fago
Fagus moesiaca - Balkana fago[1]Fagus orientalis - Orienta fago
Fagus sylvatica - Eŭropa fago

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

Specioj kaj subspecioj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Freŝdataj genetikaj esploradoj montris, la genro notofago ne apartenas al fagacoj sed konstituas sian propran familion, la notofagacojn.

Referencoj redakti

  1. (2005) Bukva u Srbiji : (Fagus moesiaca/Domin, Mally/ Czeczoott.). Beogrado: Udruženje šumarskih inženjera i tehničara Srbije : Šumarski fakultet Univerziteta (Asocio de arbarekonomiaj inĝenieroj kaj teknikistoj: Arbarscienca Fakultato). ISBN 86-906937-0-X.