Fajro de Sankta Elmo

Fajro de Sankta Elmo estas la brilanta elektra deŝargo, videbla en la pintoj de altaj objektoj, kiel kirkturoj kaj mastoj de ŝipoj, dum ŝtorma vetero.

Ŝtono Ĉe Patrino en la Vologda regiono de Rusio, sur ĝi estis la fajro de la sanktulo
Fajro de Sankta Elmo sur mastoj de ŝipo

La negativa ŝargo de la ŝtormnuboj produktas pozitivan ŝargon ĉe la alta strukturo. Tio kaŭzas mirindan spektaklon kiu ricevis la nomon Fajro de Sankta Elmo pro misa prononco de Sankta Erasmo, patrono de maristoj. En antikvo oni nomis la fenomenon Helena laŭ la greka vorto ἑλένη, kiu signifas 'torĉo', kaj oni pensis ĝin ligita al dioj Kastoro kaj Polukso, kiuj protektis la klasikajn maristojn: quarum adventu fugari diram illam ac minacem appellatamque Helenam ferunt et ob id Polluci ac Castori id numen adsignant eosque in mari invocant ('per kies alveno laŭdire estas forpelata la konata danĝera t.n. Helena, kaj tiun Dian faron oni atribuas al Polukso kaj Kastoro kaj ilin surmare oni alvokas.' - Plinio la Maljuna, Naturalis Historia, 2-a libro, ĉap. 101).