Mozilla Firefox

malfermit-koda TTT-legilo, verkita de Mozila-Fondaĵo
(Alidirektita el Fajrovulpo)

Mozilla Firefox (en Esperanto ofte Mozila Fajrovulpo) estas senpaga plursistema malfermit-koda TTT-legilo, verkita de la Mozilla-Fondaĵo. Ĝi baziĝas sur la "Mozila programaro" (kiu konsistas ne nur el retlegilo, sed plena interreta programaro), kiu siavice devenas de la TTT-legilo Netscape/Netscape Communicator/Netscape Navigator, kiu eliris de la TTT-legilo Mosaic.

Mozilla Firefox
Firefox Logo, 2017.svg

Ekrankopio

Ekrankopio de Firefox 40
Aŭtoro Mozilla-Fondaĵo
Programisto Mozilla-Fondaĵo
Lasta stabila versio 57.0 "Firefox Quantum" (la 14-an de novembro 2017)
Lasta testa versio 54.0
Operaciumo Plursistema
Lingvo(j) Oficiala listo. Inkluzivas Esperanton.
Programtipo TTT-legilo
Permesilo MPL, MPL/GPL/LGPL tri-licenco
Retejo mozilla.com/eo/firefox
v  d  r
Information icon.svg

Fajrfokso aktuale estas uzata de pli ol unu el kvin tutmonde (la 21,67% en junio 2011). Do, Fajrfokso estas la dua retumilo plejuzata, post ol Internet Explorer[1].

Enhavo

La nomoRedakti

 
Mozilla Phoenix 0.1 sur Vindozo XP

La unua elektita nomo estis "Phoenix" (angle: fenikso), por simboli la renaskiĝon el cindroj de Netscape. Tamen la nomo estis ŝanĝita pro konflikto kun Phoenix Technologies, BIOS-produkanta firmao[2]. La dua elektita nomo estis "Firebird", denove ŝanĝita ĉar ĝi konfliktas kun la datumbazo Firebird SQL. Finfine estis elektita la nuna nomo "Firefox"[3].

KodnomojRedakti

Neeldonaj kaj alfa-eldonaj kunmetaĵoj de la fontotekstoj de Fajrfokso estis nomataj laŭ la kodnomo de la koncerna estonta versio. Ekzemple, Fajfokso 2 havis kodnomon "Bon Echo", kaj neoficialaj kunmetaĵoj el fontotekstoj de Fajrfokso de koncerna "branĉo" inter post 1.5 kaj la lasta 2.x havis tion kiel nomon.

Inter neeldonaj kunmetaĵoj estas ĉiunoktaj kunmetaĵoj farataj por testado el ĉiu branĉo de la fontotekstoj. Tiuj kunmetaĵoj nomiĝas nightly (ĉiunokta, noktaĵo).

La ĉefa branĉo, "trunko", el kiu oni neniam rekte kunmetas oficialajn eldonojn (krom la alfaj), nomiĝis "Minefield" (minkampo) ĝis transiro al la nova sistemo de evoluigo kun Fajrfokso 5.0. En la nova sistemo la trunko estas nomata ""Nightly" (ĉiunokta), la nomo kiu indikas la alfa- kaj la antaŭalfa- eldonojn, dume "Aurora" estas la nomo kiu indikas la antaŭbeta-versiojn de la retumilo.[Dubinda teksto]

La emblemoRedakti

La vorto firefox laŭvorte signifas fajra vulpo sed angle ĝi indikas la ruĝan pandon. Laŭ Jon Hicks, aŭtoro de la logobildo de Mozilla Firefox, la ruĝa pando ne kreis ĝustan ideon do li inspiris sin al japana pentraĵo, kiu reprezentis vulpon[4] kaj la fina dezajno de la logobildo efektive reprezentas vulpon kun bruliga vosto.

En la oficiala retejo de Mozilla, en la sekcio pri oftaj demandoj, pri la nomo de la retejo estas skribite:

 
 What's a "Firefox"?
A "Firefox" is another name for the red panda 
   Kio estas "Firefox"?
"Firefox" estas alia nomo de la ruĝa pando 
— FAQ[5]

Aliflanke la ruĝa pando povas memorigi vulpon[6] kaj ĝi estas nomata eĉ "fat fox" (dika vulpo). Plie, unu el la nomoj uzataj de ĉinoj por indiki la beston estas hǔo hú (火狐), kiu laŭvorte signifas "fajrovulpo" kaj estas uzata por indiki la ruĝan vulpon.

La 3-an de decembro 2010, Mozilla-Fondaĵo anoncis, ke du idinoj de ruĝa pando, kiuj naskiĝis la 14-an de junio em la zoo de Knoxville, en Tenesio estis adoptitaj[7].

HistorioRedakti

Firefox 1Redakti

 
Mozilla Firefox 1.0 sur Windows XP

La publikigo de la versio 1.0, kiu baziĝis sur Gecko 1.7, estis granda evento, se oni konsideras, ke tio estas programaro libera kaj ne vendebla. Inter la aliaj iniciatoj, monkolekto estas lanĉita por reklami Firefox sur paĝo de New York Times de la publikigdato. Entute estis kolektitaj 250.000 $[8]

Kvankam longa kampanjo de testado, kelkaj ĝenaj cimoj estis en la versio 1.0. La plej fama estis la cimo 252371[9], kiu malpermesas la serĉon de vorto ene de tekstkampo. Por ripari ĉi tiujn problemojn, dum la sekvaj ses monatoj, kvar malgrandaj ĝisdatigoj ("minor releases") estis publikigitaj.

Firefox 1.5Redakti

Baziĝas sur Gecko 1.8.

Interalie estis aldonita la kapablo prezenti strekajn bildojn en la datenaranĝo SVG, kaj ankaŭ subteno de la elemento <canvas>.

Firefox 2Redakti

Baziĝas sur Gecko 1.8.1.

Firefox 3Redakti

Baziĝas sur Gecko 1.9.

Firefox 3.5Redakti

 
Nova emblemo de Mozilla Firefox

Baziĝas sur Gecko 1.9.1.

Unu el la plej gravaj novaĵoj estis la kapablo ludi filmojn kaj sonojn en la liberaj datenaranĝoj Ogg Theora kaj Ogg Vorbis (en ilia ujo Ogg). Tio estas realigo de la antaŭnelonge kreita normero en HTML 5 pri la elementoj <video> kaj <audio>, per kiu oni esperas skui la monopolon de la malliberaj filmaj datenaranĝoj (precipe de tiuj kiujn uzas Adobe Flash). Kelkaj filmoretejoj jam aldonis la eblecon uzi iliajn filmojn pere de tiuj elementoj kaj datenaranĝoj. Inter tiaj retejoj estas Vikimedia Komunejo (jam delonge antaŭ la eldono de Firefox 3.5). La kapablo estas ankaŭ aldonita al la aliaj programoj bazitaj sur Gecko (ekz. SeaMonkey) kaj Google Chrome, kaj estis planita aldono al Opera.

Ĝi ankaŭ povas elŝuti kaj uzi tiparojn aranĝitajn laŭ "OpenType" (OTF) aŭ "TrueType" (TTF).[10]

La etendoprogramo "NoScript" ebligas neuzon de ambaŭ kapabloj ĉe nefidataj retejoj.

Firefox 3.6Redakti

Firefox 3.6, kodnome "Namoroka", estis eldonita la 21-an de januaro, 2010.[11]

Ĝi povas ludi filmojn plenekrane, elŝuti tiparojn aranĝitajn laŭ "Web Open Font Format" ("WOFF").

Firefox 4Redakti

Eldonitas en la 22-a de marto 2011. La sekva eldono, 4.0.1, estis efektive lasta, kaj anstataŭ 4.0.2 aperis 5.0.

Firefox 5Redakti

Eldonita je la 21-a de junio 2011.

Pro ŝanĝo de la evoluig-procezo, oni ne plu intencas fari inter maloftaj grandaj eldonoj plurajn apartajn sekurig-stabiligajn eldonetojn, sed pli ofte fari ĉiam mezgrandajn eldonojn.[Dubinda teksto] Tial 5.0 havas nemulte da novaĵoj, kaj povas esti rigardata kvazaŭ versio 4.1.

Firefox 6Redakti

Firefox 7Redakti

Firefox 8Redakti

  • 8.0 eldonitas la 8-an de novembro 2011
  • 8.0.1 eldonitas la 21-an de novembro 2011

Firefox 9Redakti

  • 9.0 eldonitas la 20-an de decembro 2011
  • 9.0.1 eldonitas la 21-an de decembro 2011

Firefox 10Redakti

  • 10.0 eldonitas la 31-an de januaro 2012
  • 10.0.1 eldonitas la 10-an de februaro 2012
  • 10.0.2 eldonitas la 16-an de februaro 2012

Firefox 11Redakti

  • 11.0 eldonitas la 13a-an de marto 2012

Firefox 12Redakti

  • 12.0 eldonitas la 20a-an de aprilo 2012

Firefox 13Redakti

  • 13.0 eldonitas la 5-an de junio 2012
  • 13.0.1 eldonitas la 15-an de junio 2012

Firefox 14Redakti

Firefox 15Redakti

Inkluzivas (malŝaltitan) PDF-legilon faratan en la projekto PDF.js.

Firefox 16Redakti

  • 16.0 eldonitas la 9‑an de Oktobro 2012.
  • 16.0.1 eldonitas la 11‑an de Oktobro 2012.
  • 16.0.2 eldonitas la 26‑an de Oktobro 2012.

Firefox 17Redakti

  • 17.0 eldonitas la 20‑an de novembro 2012.
  • 17.0.1 eldonitas la 30‑an de novembro 2012.

Firefox 18Redakti

  • 18.0 eldonitas la 8‑an de januaro 2013.
  • 18.0.1 eldonitas la 18‑an de januaro 2013.
  • 18.0.2 eldonitas la 5‑an de februaro 2013.

Firefox 19Redakti

  • 19.0 eldonitas la 19‑an de februaro 2013.

Firefox 20Redakti

  • 20.0 eldonitas la 2‑an de aprilo 2013.

Firefox 57Redakti

  • 57.0 "Firefox Quantum" eldonitas la 14‑an de novembro 2017.

Firefox por poŝkomputilojRedakti

 
La versio 1.0rc1 de Firefox por poŝkomputiloj montras la anglan ĉefpaĝon de Vikipedio.

Ekzistas speciala versio de Firefox por poŝkomputiloj, kun la kodnomo «Fennec» (feneko). Ĝi ankaŭ uzas Geckon, kaj nomiĝas «Firefox», sed havas malsimilan fasadon.

La 29-an de marto 2011 aperis Poŝfajrovulpo 4.0 por Android kaj Maemo.

Iam poste aperis versio 5.0.[13]

Fajrovulpo kaj EsperantoRedakti

  • Esperanta traduko de Firefox elŝuteblas ĉe la esperantlingva retejo.
  • Esperanta vortaro povas esti elŝutita kaj uzata por kontroli kaj korekti tekstojn dum la entajpado.
  • Por Firefox estas centoj da programaldonaĵoj, kiujn vi trovas ĉe addons.mozilla.org. Elekton de esperantigitaj aldonaĵoj de tie vi trovas ĉe www.eozilla.de.

NotojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti