La fajrventraj bufoj estas grupo de ok specioj de malgrandaj ranoj aŭ bufoj (plej specioj tipe ne pli longaj ol 4.1 cm) kiuj apartenas al la genro Bombina, nome nomiga genro de la familio de Bombinatoredoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fajrventraj bufoj
Eŭropa fajrventra bufo (Bombina bombina)
Eŭropa fajrventra bufo (Bombina bombina)
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Amfibioj Amphibia
Ordo: Anuroj - Anura
Subordo: Neobatrachia
Superfamilio: Dendrobatoidea
Familio: Bombinatoredoj Bombinatoridae
Genro: Fajrventraj bufoj Bombina
Oken, 1816
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Bombina variegata montras la ventran reflekson.

"Fajrventraj" estis derivita el la tre brilkolora ruĝa aŭ flavnigra bildoj sur la ventraj regionoj de tiuj bufoj, kio agadas kiel aposemata koloraro, nome averta al eblaj predantoj pri la malbongustego de tiuj bufoj. La aliaj partoj de la haŭto de tiuj bufoj estas verdaj aŭ malhelbrunaj. Fronte al ebla predanto, tiuj bufetoj ofte engaĝiĝas en nomita Unkenreflekso, "Unken-" estas kombina formo de "Unke", germane por fajrventra bufo. En la Unkenreflekso, la bufo arkigas sian dorson, por montri sian aposematan koloraron de sia ventra flanko.

La specioj de Bombina estas verukecaj, akvoloĝantaj bufoj ĝis ĉirkaŭ 7 cm longaj, kaj notitaj ĉefe pro siaj brilaj ventroj. Ili ofte montras la ventran reflekson okaze de ĝenado; la animalo arkigas siajn dorson kaj membrojn por eksponi sian brilan ventron, kaj povas eĉ kuŝi surdorse. Tio utilas kiel averto al predantoj.[1] La voĉa kutimaro de kelkaj specioj de la genro Bombina estas malkutima je tio ke la alvoko estas produktita dum la enspiron pli ol per la elspiro kiel okazas en aliaj ranoj. Ili demetas pigmentajn ovojn en flakojn.

Specioj redakti

Familio Bombinatoridae [2]

  • Genro Bombina (Oken, 1816)
    • Bombina bombina (Linnaeus, 1761)
    • Bombina maxima (Boulenger, 1905)
    • Bombina microdeladigitora (Liu, Hu & Yang, 1960)
      • Bombina fortinuptialis (Tian & Wu, 1978)
      • Bombina lichuanensis (Ye and Fei, 1993)
    • Bombina orientalis (Boulenger, 1890)
    • Bombina pachypus (Bonaparte, 1838)
    • Bombina variegata (Linnaeus, 1758)

Referencoj redakti

  1. Zweifel, Richard G.. (1998) Cogger, H.G.: Encyclopedia of Reptiles and Amphibians. San Diego: Academic Press, p. 85–86. ISBN 0-12-178560-2.
  2. Bombinatoridae ĉe la retejo Amphibian Species of the World de Usona Muzeo de Natura Historio