Inversa Vortaro ordigas la vortaran materialon ne laŭ la vorto-komenco, sed laŭ la vorto-fino. Tiel oni trovas ekzemple sub la litero M jenajn vortojn:

         gram /o
      diagram /o
     tefigram /o
   organigram /o
     ideogram /o
    radiogram /o
 encefalogram /o
          ktp. 

Inverse, t.e. de la vortfino, ordigitaj vortaroj pro tio helpas:

  • trovi rimojn (kp. rimvortaroj)
  • studi (pseŭdo-) sufiksojn
  • studi kunmetitajn vortojn (ekz. kun "maŝino", bor-, kudro- ktp.)
  • trovi referencojn por difino-vortaroj (ekz. de monogamio al poligamio kaj inverse).

Inversaj Vortaroj en Esperanto redakti

Detalaj bibliografiaj indikoj redakti

  • 1904: Kolowrat, G[eorges]. Rimoj en Esperanto. St.-Peterburgo: [G. Kolowrat], 1904. 8 p. — 23x14 cm.
  • 1905: Rhodes, Joseph (1856-1920). Vortaro de Esperantaj rimoj. Manlibreto por la farado de Esperantaj versaĵoj. Keighley: “The Esperanto Society”, 1905. 23, [1] p. — pr. Ogden & Shuttleworth, Keighley. 20x13 cm. ĉ. 5.000 radikoj. - 2a eld. (repr.) Saarbrücken: Artur E. Iltis, 1984. 23 p. — 21 cm = A5-broŝ. Jubilea Eldon-serio III. Esperantologio 9.
  • 1909: Parisot, J.; Cart, Th[éophile] (1855-1931). Esperanta rimaro. En: Esperanta versfarado kaj rimaro laŭ verkoj de d-ro Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj. 2a eld. Paris: Presa Esperantista Societo, 1909. p. 17-41 [de 41, [2] p. entute]. — pr. Centra Presejo Esperantista V. Polgar-Politzer, Paris. 19x13 cm. - 3a eld. (repr. de la 2a eld. Paris 1909) Saarbrücken: Iltis 1990. — ISBN 3 927613 14 2. Iltis-Serioj III. Esperantologio 5. — Rec.: Thierry, Jean (1992). Schwartz multe uzis ĝin. Paul Parizot [? tiel!], Théophile Cart: Esperanta versfarado kaj rimaro. En: Iltis-Forumo 1992, n. 4, p. 24.
  • 1918: Avoto [pseŭd. de Alexander William Thomson] (1896-1982). Rimvortaro Esperanta. London: Brita Esperantista Asocio, 1918. v, [1], 34 p — pr. Garden City Press Ltd, Letchworth. 14x11 cm. 5.412 rimoj. — Rec.: Polo, Marko [ps.] (1934). Rimvortaro Esperanta de Avoto. En: Oomoto 10a jaro 1934, n-ro 10 (110), p 33: „La snobaj neologismoj kaj ankaŭ la pornografiaj esprimoj mankas el [!] ĝi, sekve ĝi estas fidinda helplibro por tiu, kiu volas verki sanajn poemojn.“
  • 1929: Jaumotte, Maur[ice] (1899-1970). Kompleta Esperanta rimvortaro. En: “Belga Esperantisto” Jun./dec. 1929. Antverpeno. 1929 n-ro: 172 p. 119-124 - 174 p. 140-145 - 175 p. 164-169 - 176 p 184-189 - 177 p. 204-209, 178 p. 224-229. 2a rev. plil. eld. Antverpeno: Belga Esperanto-Instituto. 1930. 70, [2] p. — 16x10 cm.
  • 1932: Kalocsay, K[álmán]; Waringhien, G[aston]. Poezia fakvortaro. En: Kiel fariĝi poeto aŭ Parnasa gvidlibro. Budapest: Literatura Mondo, 1932, p. 157-175 [de 176 p. entute]. — 19x13 cm. Vortaro de poeziaj vortoj kun difinoj en Esperanto.
  • 1932: Waringhien, G[aston]. Esperanta rimaro. En: Kiel fariĝi poeto aŭ Parnasa gvidlibro. Budapest: Literatura mondo, 1932, p. 91-155 [de 176 p. entute]. — 19x13 cm. - 2a rev. plil. eld., rev. R[oger] Bernard. Warszawa: Pola Esperanto-Asocio en kunlaboro kun “Heroldo de Esperanto”. 1968. 157, [2] p. — 20x15 cm. - 3a rev. eld. Pisa/Madrid: Edistudio/Heroldo de Esperanto, 1984. 207, [1] p. — pr. Technostampa, Pisa. 21x15 cm.
  • 1972: Schlueter, Klaus. Inversa vortaro de Esperanto laŭ la 6a eldono de Plena vortaro de Esperanto kun suplemento. Nürnberg: Ludwig Pickel, 1972. [4], 35, [1] p. — 21x15 cm = A5-broŝ. 7.883 radikoj. La unua per komputilo, helpe de trukartoj, farita inversa vortaro de Esperanto. Kutima mallongigo „IV“. — Rec.: N.I. (1969). „Inversa Vortaro“ prespreta - kompilita per IBM-komputilo. En: Heroldo de Esperanto 1969, n-ro 5, p. 3.
  • 1987: Cooley, Jonathan. Esperanta rimvortaro. Egham: 1987. 79 p. — 21 cm = A5-broŝ. ĉ. 20.000 vortoj.
  • 1989: Pabst, Bernhard (1960- ). Inversa vortaro de Esperanto. Paderborno: 1989. 22, 91 p. — 21 cm = A5-broŝ. Vortaro (vortlisto) ordiganta ĉiujn kapvortojn de PIV 1970, PIVS 1987 kaj Esperanta Bildvortaro 1988 laŭ inversa sinsekvo de literoj ek de la lasta de la radiko. En 2014 ankoraŭ la plej ampleksa siaspeca. Kutima mallongigo „IVE“. e-versio (IBM, DOS) ne publikigita. — Rec.: Eichholz, Rüdiger (1989). „Inversa Vortaro de Esperanto“ de Bernhard Pabst. En: Lumo [Kanado] 1989, aŭtuno, p. 28-29 (repr. el Fokuso (Budapest) n. 8). Plia repr. en: Akademiaj Studoj 1988-90, p. 331-332.
  • 1989: Vatré, Henri (1908-1998 – [W]). Rimaro. En. Neologisma Glosaro. Postrikolto al PIV. 3a eld. Saarbrücken: Iltis 1989, p. 73-87.
  • ĉ. 2010: Inversa Indekso. En: Reta Vortaro [ReVo]. ĉ. 2010. — Programa rutino, kiu ordigas la kapvortojn de ReVo alfabete laŭ la radikfino. Kontinue kreskas kun la kresko de ReVo. Specimeno je 2014-02-05, komenco de litero P: ĉap/o - keĉap/o - gap/i - agap/o - kap/o - handikap/i - eskap/i - uzukap/i - lap/o - klap/o - map/o - nap/o – k.t.p.

Eksteraj ligiloj redakti