Fakih
Fakih (de la araba فقيه faqīh, plurale fuqahā, arabe: فقيه, pl. فقهاء) estas islama juristo, fakulo pri fikho, nome islama jurisprudenco kaj islama juro.
Fikh signifas laŭvorte "kompreno, sciaro, kono" kaj en sia islama senco "jurisprudenco", ĉar la kompreno de la Korano kaj de la Sunao servis por determini la jurajn decidojn.
Fakih estas fakulo en unu de la tradiciaj juraj skoloj, nome madhab. En Sunaismo, ekzistas la skoloj Hanafismo, Hanbalismo, Malikismo kaj Ŝafiismo. La fakih estas fakulo kaj instruisto en la metodologio (usul) uzata de unu aŭ pliaj el tiuj skoloj, kaj kapablas apliki ĝin por alveni al la tradiciaj decidoj de sia respektiva skolo.
Por iĝi fakih oni devas plenumi la kondiĉojn de la iĝtihad ĉu entute ĉu almenaŭ parte.
Vidu ankaŭ
redaktiBibliografio
redakti- AL-JUSHANI, Muhammad b. Harit, Historia de los alfaquíes y tradicionistas de Al-Andalus, CSIC, Madrid 1992, ISBN 84-00-07239-1