Faŝjiano

Bikŝuo de Orienta Ĝjin, kiu esploris kaj tradukis antikvajn budhismajn tekstojn.
(Alidirektita el Faksian)

Faŝjiano (ĉine 法顯, 法显, Fǎxiǎn; 337 - ĉ. 422) estis ĉina bikŝuo, kiu vojaĝis piede el Ĉinio vizitanta plurajn budhismajn pilgrimejojn en kiuj nun estas Ŝinĝango, Pakistano, Barato, Nepalo, Bangladeŝo kaj Srilanko inter la jaroj 399 kaj 412 por akiri budhismajn tekstojn. Lia vojaĝo estas priskribita en lia grava vojaĝregistro, Registro de budhismaj reĝlandoj, rakonto de la ĉina bikŝuo Faŝjiano pri liaj vojaĝoj en Barato kaj Srilanko serĉante la budhismajn tekstojn pri desciplino.

Faŝjiano
Persona informo
法顯
Naskiĝo 1-an de januaro 340 (0340-01-01)
en Xiangyuan County, Later Zhao
Morto 30-an de novembro 421 (0421-11-30) (81-jaraĝa)
en Nankino, Dinastio Liu Song
Religio budhismo vd
Lingvoj klasika ĉina vd
Ŝtataneco Dinastio Jin (265–420)Dinastio Liu Song vd
Profesio
Alia nomo Прославляющий Дхарму vd
Okupo esploristo • historiistoverkistotradukistobikŝuo vd
Verkado
Verkoj Faxian's Biography vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Faŝjiano ĉe la ruinoj de la palaco de Aŝoko.

Biografio redakti

Faŝjiano vizitis Baraton en la komenco de la kvina jarcento, dum la regado de Ĉandragupto la 2-a, marŝante el Ĉinio tra dezertoj kaj montaj pasejoj. Li eniris Baraton de la nordokcidento kaj atingis Pataliputron, kie li vidis la ruinojn de la urbo kaj trovis budhismajn tekstojn kaj bildojn, kiujn li prenis kun si. Li ankaŭ pilgrimis al Lumbinio, la naskiĝloko de la budho Gotamo, trovita inter Barato kaj Nepalo.[1]

Dum li estis revenanta al Ĉinio post du jarojn en Srilanko, ŝtormo irigis lian ŝipon al insulo, verŝajne en Javo.[2] Post kvin monatojn tie, li prenis alian ŝipon al suda Ĉinio, sed ree pro ŝtormo li anstataŭ alvenis al monto Laŭo en norda Ĉinio, en nuna Ŝandongo, proksime de la urbo Ĉjingdaŭo.

Li pasigis la ceteron de sia vivo tradukanta la tekstojn kiujn li kolektis, kaj verkis libron pri siaj vojaĝoj, plena je priskriboj pri frua budhismo kaj pri la geografio kaj historio de pluraj landoj laŭlonge de la silka vojo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (1867) The Medical times and gazette, Volume 1. Londono: John Churchill. (Original from the University of Michigan)
  2. Buswell, Robert E., Lopez, Donald S. Jr. (2014). The Princeton Dictionary of Buddhism, Princeton: Princeton University Press, p. 297

Bibliografio redakti