Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Faktoj kaj fantazioj[1] estas mikseca verko de Marjorie Boulton, kiu celas progresantajn lernantojn de Esperanto. La Antaŭklarigo de la aŭtoro estas subskribita en Oksfordo, septembro 1980. La enhavtabelo prezentas dividon en 52 ĉapitroj. Ĉiu el ili montras pli malpli similan strukturon, konsistanta el dekomence grava legaĵo, proverboj, poemeto kun gramatika enhavo, kaj finaj anekdotoj, rekordoj, kuriozaĵoj, kaj amuzaĵoj inter kiuj rimarkindas konfuzigaj teorie rikoltitaj avertiloj. Fine estas Glosaro kaj Solvoj al kelkaj enigmoj.

Faktoj kaj fantazioj
libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Enhavtabelo redakti

  • 1.- Faktoj kaj fantazioj
  • 2.- Du fabeloj el Ganao
  • 3.- Proverboj
  • 4.- Fabelo el Tibeto
  • 5.- Kiel utila Esperanto jam estas!
  • 6.- Geedza dialogo
  • 7.- Fabelo el Etiopujo
  • 8.- Unuaj plumamikoj
  • 9.- Fabelo el Aŭstralio
  • 10.- Unuaj plumamikoj [2]
  • 11.- Fabelo el Nepalo
  • 12.- Testamento
  • 13.- Fabelo el Albanujo
  • 14.- El la buŝoj de infanoj
  • 15.- Fabeloj de la eskimoj
  • 16.- Parolantaj birdoj
  • 17.- Fabeloj el Turkujo
  • 18.- Penanto kaj plendanto
  • 19.- Fabelo maoria el Nov-Zelando
  • 20.- Iom pri muziko kaj muzikistoj
  • 21.- Fabeloj de indiana tribo en Usono
  • 22.- El la historio kaj legendoj de la spunera tribo
  • 23.- Fabeloj el Kamboĝo
  • 24.- Atingoj en alta aĝo
  • 25.- Fabelo de la vaskoj
  • 26.- Juĝejaj komedioj
  • 27.- Fabelo el Samoo
  • 28.- Juĝejaj komedioj [2]
  • 29.- Fabelo el Maroko
  • 30.- Vortaj sportoj
  • 31.- Fabelo el Birmo
  • 32.- Interspeciaj amikecoj
  • 33.- Fabelo el Nov-Hebridoj
  • 34.- Interspeciaj amikecoj [2]
  • 35.- Ciganoj kaj ciganaj fabeloj
  • 36.- Interspeciaj amikecoj [3]
  • 37.- Ekstravagancaj fabeloj
  • 38.- Monstroj de nia fantazio
  • 39.- Fabelo el Irlando
  • 40.- Realaj monstroj de la pratempo
  • 41.- Fabeloj el Rumanujo
  • 42.- Kio estas nia plej granda malŝparo?
  • 43.- La ainoj kaj iliaj fabeloj
  • 44.- Pli fortaj ol fortuno
  • 45.- Fabelo el Zanzibaro
  • 46.- Faktoj iĝas fantazioj, fantazioj iĝas faktoj
  • 47.- Fabeloj de la judoj
  • 48.- Devizoj
  • 49.- L.L. Zamenhof
  • 50.- Serĉante la verdstelan diinon
  • 51.- Diversaj stiloj
  • 52.- Kiel iri pluen?

Enhavtemoj redakti

 
El Faktoj kaj fantazioj de Boulton, kiu dediĉas specialan atenton al animaloj.

El la menciita strukturo plej gravas du eroj, nome la dekomence legaĵo, plej ofte el popola rakonto kaj la poemeto ĉefe en la unua duono de la verko. La legaĵo fakte plej ofte konsistas el unue priskribo de popolo, lando, mondoregiono, afero, temo (en la unua duono foje pri Esperanto) ktp., kaj poste unu aŭ du rakontoj, kiuj eble estas la plej interesa aspekto de la tuta verko, plej facile legebla kaj ĝenerale distra, eĉ amuza. Tiele sinjorino Boulton parolis pri la homo en komparo kun la ceteraj animaloj, pri Ganao (du fabeloj), pri proverboj inter kiuj de Zamenhof, sed ankaŭ el multaj landoj kaj nacioj, pri Tibeto, pri utileco de Esperanto kaj UEA, pri Geedza dialogo, kiu fakte estas ludebla teatraĵeto, pri Etiopujo, pri korespondado en Esperanto, pri Aŭstralio (du rakontoj), pri Nepalo, pri testamentoj, pri Albanujo, pri infanoj, pri eskimoj (du fabeloj), pri papagoj (priskribaro kaj fabelo), pri Turkujo (tri anekdotoj el folklora heroo Nasr-ed-din Hodja), pri Penanto kaj plendanto, kiu fakte estas ludebla teatraĵeto pri problemoj en Esperanto-klubo, pri maorioj kaj Nov-Zelando, pri muziko kaj muzikistoj, pri indianoj en Usono (du fabeloj pri kojotoj), pri paroleraroj, pri Kamboĝo, pri rekordaj agoj fare de maljunuloj, pri vaskoj, pri kuriozaĵoj kaj ekskuzoj en juĝado, pri Samoo (fabelo pri porkoj), pri Maroko, pri vortoludoj, pri Birmo, pri interspeciaj amikecoj, pri Nov-Hebridoj, pri ciganoj (du fabeloj), pri mitologiaj monstroj, inter kiuj ĥimero, sfinkso, centaŭro, marvirino, kaprikorno, grifo, drako, bazilisko, fenikso, kaj aliaj, pri Irlando kaj fabelo pri marvirino, pri dinosaŭroj, inter kiuj diplodoko, igvanodonto, anatosaŭro, brontosaŭro, supersaŭro, tiranosaŭro, iĥtiosaŭro, plesiosaŭro, pri Rumanujo (tri fabeloj), pri malŝparo kaj enormaj elspezoj fare de homoj por nevaloraj kaj eĉ danĝeraj kaj mortigaj aferoj, pri ainoj de Hokajdo kaj iliaj fabeloj, pri fortaj homoj kiuj venkis super malfacilaĵoj, malsanoj ktp., kiel ekzemple Betoveno, Tomaso Edison, Dostojevski, Aleksandro Pope, Lord Byron, Mikel-Anĝelo, Vincento van Gogh, Julio Cezaro, Franklin Roosevelt, Helen Keller, kaj ankaŭ multaj esperantistoj superis siajn malfacilaĵojn por la disvastigo de la lingvo, pri Zanzibaro, pri Sherlock Holmes (kaj kiel Arturo Conan Doyle metis verajn faktojn en la intrigo de la ŝerlokaj intrigoj, dum la sekvantoj de la detektivo metis en sia reala vivo la fantazion de la detektivaj rakontoj), pri judoj kaj ĉefe famaj elstaraj judoj (kaj la fabelo de la magia ringo), pri diversaj tipoj de devizoj, pri krokodiloj ktp. En la lastaj ĉapitroj la verkistino fokusiĝas al Esperanto, kaj tiele resumas biografion kaj verkaron de L.L. Zamenhof, metaforas pri hinduisma diino, kies simbolo estas verda stelo, nome Harita Tara (kaj princinoj en Nepalo), ekzercas pri diversaj stiloj (rakontas epizodeton laŭ tre diversaj stiloj, elsendantoj, ricevontoj, oportunoj ktp., kaj finas per konsiloj por la disvastigo de la lingvo.

La poemetoj estas ordigitaj laŭ tre preciza gravordo, tiele la unua temas pri la akuzativo, pri korelativoj (unue pri vortero ki-, poste pri vortero ti-, poste pri vortero neni-, poste pri vortero ĉi-, poste pri vortero i-), pri la strukturo kun ju kaj des, pri la sufiksoj -ig- kaj -iĝ-, pri la refleksivo si, pri la akuzativo de direkto, pri participoj per -anta kaj -ata, pri se, pri -ejo, -ujo kaj -ingo, pri -op-, -obl- kaj -on-, pri ajn, pri interpunkcio, pri vortokunmetado, pri supersignoj, pri -ind- kaj -end-, pri -um-, pri -ano, -isto kaj -ulo, pri vortoj kiuj finas per -aŭ, partikulare por kvazaŭ, pri participoj, pri la utila vorto "je", pri "po".

Kiam la verkistino elĉerpas gramatikajn temojn, ŝi enmetas en la verkon ankaŭ poemetojn pri aliaj aferoj, kiel pri Kiel la bestoj parolas (p. 147), la zodiakaj konstelacioj (p. 150), la naŭ planedoj, similaj vortoj (polvo, pelvo, pulvo, pudro, pulvoro, pulovero kaj aliflanke kompromiso kaj kompromito), dido, ktp.

Notoj redakti

  1. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993.

Eksteraj ligiloj redakti