Gravita akcelo

(Alidirektita el Falakcelo)

En fiziko, gravita akcelo estas la akcelo de objektoj libere falantaj en gravita kampo. La forto, kiu generas tiun akcelon, estas la gravita forto, kiu agas inter masoj.

Falo de peza pilko pro gravita akcelo. En vakuo (neniu aerrezisto), objektoj altiritaj de la Tero akiras rapidon kun konstanta akcelo.

Gravita akcelo sur la surfaco de la Tero redakti

La gravita akcelo (formula simbolo g), kaŭzata de gravita kampo de la tero proksime al la surfaco de planedo, estas uzata ankaŭ kiel mezurunuo, ekster la SI-sistemo.

Ĝia konvencia valoro estis fiksata de la tria CGPM, en jaro 1901 kaj egalas 9,80665 m/s²

La konvencia valoro de g estas mezumo, kiu aproksimiĝas al valoro de gravita akcelo sur la Tero, en loko staranta al latitudo de 45,5° sur nivelo de la maro. Kelkafoje tiu valoro estas nomata g0.

 
Pezoforto aganta sur maso de 1 kg.

Ŝanĝiĝo de gravita akcelo sur la Tero redakti

 
La bildo montras areojn de la Tero, kie la akcelo de gravito estas pli granda ol la teoria valoro (9.80665 metroj por sekundo kvadrata) (en blua) kaj areoj, kie ĝi estas pli malalta ol ĉi tiu valoro (en ruĝa), laŭ mezuroj de NASA

La efektiva gravita akcelo sur la tero ŝanĝiĝas depende de la loko. La valoro pligrandiĝas kun la latitudo pro la sekvaj kialoj:

  • la rotacio de la tero generas centrifugan forton, kiu kontraŭstaras al la gravito; pro tio la gravita akcelo al la poloj egalas 9,823 m/s² kaj al ekvatoro 9,789 m/s²;
  • pro la plateco de la tero, objektoj, kiuj troviĝas proksime al la ekvatoro, estas pli foraj de la centro de la Tero, ol objektoj, kiuj troviĝas proksime al la polusoj. Pro tio la gravito proksime al la polusoj estas pli granda.

Pro ambaŭ la efikoj la valoro de g al polusoj estas ĉirkaŭ 0,5% pli alta ol tio al ekvatoro kaj la pezoforto aganta sur maso de 1kg egalmulte ŝanĝiĝas.

Eksperimentoj redakti

Galileo Galilei estis la unua, kiu asertis, ke post ĵetado de objekto supren ĝia rapideco malpliiĝas kun konstanta deakcelo, egala al la rapideco kun kiu ĝi kreskas dum la objekto falas. La ŝanĝo de rapido estas atribuita al la forto aganta sur la objekto, kiun Isaac Newton poste identigis kiel la forto de gravito. Ĝis Galileo estis kutime pensi, ke ĉiu substanco havas "naturan staton", ekzemple: la natura stato de sfero estas moviĝi malsupren al la tero, aŭ de la steloj moviĝi cirkle. Ĉi tiun teorion subtenis Aristotelo.

Laŭ la ideo de Galilejo pri pensiga teoria eksperimento, dum la misio Apollo 15, astronaŭto David Scott ekspluatis la vakuon sur la lunsurfaco kaj ekzemplis antaŭ milionoj da televidaj spektantoj, kiel falotempo ne dependas de la maso de la falanta objekto. Li faligis martelon kaj plumon samtempe kaj montris kiel la du objektoj surteriĝis (surluniĝis) samtempe sur la lunsurfaco. Tia eksperimento ankaŭ povas esti pruvita sur la Tero se realigita en vakuo medio[1].

vidu ankaŭ, Gravita lenso.

Fakuloj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti