Faldmontaroj ekestas, kiam minimume du platoj de la terkrusto ŝoviĝas unu kontraŭ la alia, kio kaŭzas, ke tiuj sub enorma premo estas falditaj kaj suprenpremitaj. Tiu milionojn da jaroj daŭranta proceso estas kaŭzita de tektonikaj tensioj en la terkrusto, kiu kontinue estas eksponata al prem- kaj tirmoviĝoj. Faldmontaroj estas la plej ofta altmontarformo sur la Tero. Kontraŭas al ili la romptektonikaj montaroj. Multaj eŭropaj mezmontaroj estas formitaj de la romptektoniko, je kiu la platoj laŭlonge de la rompiĝzono kiel tutaj leviĝas aŭ malleviĝas, sen faldiĝo.

Ĉeno de geologiaj junaj faldmontaroj.
Kiel estiĝis la alpoj? - Video de la jutuba kanalo Scivolemo.

Krom sur la Tero, ankaŭ sur aliaj astroj ekestas faldmontaroj, kondiĉe ke tiuj havas solidan kruston kun fluida kerno, ĉar tiuj estas antaŭkondiĉoj por la platotektoniko. Sur la Terluno pro tio ne estas faldmontaroj.

Vidu ankaŭ redakti