Falk-monumento (Vajmaro)

Inaŭguritis la de Fritz Köhler bronze gisita monumento por Johannes Daniel Falk en Vajmaro, Germanujo, la 22-an de majo 1913.

Johannes-Daniel-Falk-monumento en Vajmaro

La formon kreis la en Vajmaro aktiva skulptisto Gottlieb Elster.[1]Ĝi troviĝas sur alta soklo post ovala muro el konkokalko. La benko kaj la balustradoj estas el la sama ŝtono. Tekstas la enskribaĵo: JOHANNES FALK 1768-1826.[2][3] Admireblas ĝi je Graben antaŭ la de Bruno Röhr en 1912 kreita ŝparkasa ejo. Ne hazarde elektis oni la starigdaton ĉar ĝi referencas al de Johannes Daniel Falk establita zorgadinstitucio por orfejoj post 1813 post la Napoleonaj Militoj. Donacinto estis aliaflanke Gesellschaft der Freunde in Not okaze de la 100-a datreveno fondiĝa.[4]

Figuras tiu ĉi monumento sur listo de monumentaj protektotaĵoj de Vajmaro.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Elster estris inter 1910 kaj 1913, posteulante Adolf Brütt, la Porskulptistan lernejon de Vajmaro.
  2. https://www.weimar-lese.de/sehenswuerdigkeiten/denkmaeler/johannes-falk-denkmal/
  3. Artikolo "Falk-Denkmal", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 114.
  4. https://www.weimar.de/kultur/sehenswuerdigkeiten/bauten-denkmale-brunnen/denkmale/
50.9822111.32824