Fall River (Masaĉuseco)

Fall River estas urbo en kantono Bristol en Masaĉuseco en Usono. Ĝi situas ĉe la enfluejo de rivero Taunton en Mount Hope Bay, subgolfo de Golfo Narragansett.

Fall River
Downtown Fall River.jpg

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 02720–02724 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 88 857  (2010) [+]
Loĝdenso 853 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 42′ N, 71° 9′ U (mapo)41.701388888889-71.155555555556Koordinatoj: 41° 42′ N, 71° 9′ U (mapo) [+]
Alto 37 m [+]
Areo 104,19379 km² ( 104 19. 379 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Situo de Fall River

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Fall River, Massachusetts [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La teritorio, antaŭe loĝata de indianoj, estis eksetlata de eŭropanoj ekde 1653; ĝi tiam apartenis al Freetown. En 1803 ĝi apartiĝis de Freetown sub la nomo Fall River, kiun ĝi jam en 1804 ŝanĝis al Troy. La 12-an de februaro 1834 oni oficiale reŝanĝis la nomon al Fall River. La nomo rilatas al akvofaloj ĉe rivereto Quequechan, kiu trafluas la urbon.

En la 19-a jarcento, precipe ĉirkaŭ 1872, Fall River estis la plej grava tekstil-manufaktura centro de Usono.

La urbo havas la plej grandan elcentaĵon de portugal-devenaj loĝantoj en Usono, inter 40 kaj 50 %[1].

Referencoj kaj fontojRedakti

  1. E-Podunk Arkivigite je 2014-07-16 per la retarkivo Wayback Machine diras 43,9 %, universitata studo Arkivigite je 2008-04-10 per la retarkivo Wayback Machine de 2005 eĉ diras 49,6 %.