Fandopoto

(Alidirektita el Fandujo)

Fandopoto estas fandujo, en kiu oni miksas substancojn (ĉefe metalojn) kaj kunfandas ilin.

La titopaĝo de la teatraĵo "The Melting Pot" de Israel Zangwill

Kiel metaforo, la esprimo "fandopoto" (angle „melting pot“) estis unuafoje uzata far Jean de Crèvecoeur en sia eseo de 1782 (Letters from an American Farmer). Ĝi iĝis kutima esprimo nur post sukceso de la teatraĵo The Melting Pot, kiun verkis la angla Israel Zangwill kaj estis ekprezentita en 1908 en Vaŝingtono.

La esprimo "fandopoto" en la sociala scienco, publika uzo signifas kulturan asimiligon, miksiĝon, integriĝon de diversnaciaj enmigrantoj, ĉefe en Usono aŭ en aliaj anglosaksaj landoj. Tiuj enmigrantoj rapide akiras novan komunan senton por la nova patrujo, lingve asimiliĝas, sed ofte rezervas kulturajn radikojn.

Vidu ankaŭ redakti