Fanzino (ankaŭ konata kiel adeptogazeto) estas gazeto ne-komerca pri ia afero, sed unuavice kaj origine pri sciencfikcio kaj poste kiel gazeto de revoluciaj organizaĵoj ĉefe de junuloj. Du kategorioj de la Premio Hugo estas por "Plej Bona Fanzino" kaj "Plej Bona Fanzino Duon-komerca" (anglalingve semiprozine).

Superviro originala fanzino.

Fanzino ne estas financata de publikaj aŭ komercaj estaĵoj, kaj eldonistoj, redaktistoj kaj verkistoj ĝenerale ne ricevas monon por sia laboro. La prezo de fanzino estas kutime magra, kaj estas uzata por kovri elspezojn nur. Multaj fanzinoj estis presitaj sur stencila mimeografokopiiloj.

La vorto (kelkfoje mallongita al "zino") venis el la angla fanzine (vortokunfando de fano kaj magazine [gazeto]), kreita por distingi tiajn eldonajojn fanaj de profesiaj sciencfikciaj gazetoj.

Historio redakti

Sendependaj ĵurnaloj komencis aperi en Usono kun la disvastiĝo de presa teknologio, jam meze de la 19-a jarcento. La unuaj gaspinoj estis publikigitaj fare de sciencfikcio-entuziasmuloj en la 1930-aj jaroj. La fanzinoj baziĝis sur dosieroj de leteroj senditaj de legantoj de diversaj ĵurnaloj al la redakcio, aŭ al unu la alian, en kiuj ili ofertis siajn personajn versiojn de la rakontoj publikigitaj fare de la redaktistoj de la ĉefaj revuoj. Iam legantoj rimarkis, ke ili povus preteriri la ĵurnalan redakcion kaj presi kaj publikigi siajn versiojn sendepende.

Russ Chauvenet, kunfondinto de la Sciencfikcio-Fandomo, elpensis la esprimon "fanzino" en 1940. "La Kometo" (The Comet, en Ĉikago en 1930), estas konsiderata la unua eldonitaĵo kaj baziĝis sur leteroj senditaj de legantoj de la revuo "Amazing Stories".

Kulturo redakti

En multaj landoj, la kresko de fanzinoj estas ligita al anarkipunka kulturo, kiu ekzistas ekde la malfruaj 1970-aj jaroj. La gravaj fanzinoj, kiuj estis eldonitaj por signifa periodo, estis distribuitaj en muzik- kaj diskobutikoj, kaj ĉe budoj en eventoj kiel festivaloj. Fanzinoj estingiĝis paralele kun la kresko de interreto kaj la ebleco esprimi sin per retejoj kaj personaj blogoj, en pli malmultekosta, pli oportuna maniero kaj kun pli granda celgrupo.

Fanzinoj redakti

Vidu ankaŭ redakti